Segunda-feira, Março 10, 2008

Movbildaj filmetoj

Lasttempe furoras enrete movbildaj filmetoj kun subtesktoj en Esperanto kaj krom aliaj rekte en Esperanto.
Jen kelkaj selektitaj de mi laŭplaĉe

Bebo parolas en Esperanto

http://www.youtube.com/watch?v=l0ErKbLL5WQ&feature=related

Monto de Dinosaŭroj
http://www.overstream.net/view.php?oid=ssuqt8myageu&query=esperanto&s=search&pt=1&pn=1&pc=1&pu=1&pl=-1&related=search&skip=6

Akompano
http://www.overstream.net/view.php?oid=t3nnlxr4udeh&query=esperanto&s=search&pt=1&pn=1&pc=1&pu=1&pl=-1&related=search&skip=3

Stelo de Lipoj

http://farbskatol.net/dotclear/index.php?p2

Leciono Unu Esperanto

http://www.dotsub.com/films/lecionounu_1/index.php?autostart=true&language_setting=eo_2527

Spektu bebon

http://youtube.com/watch?v=Fta9kl70GNk
http://www.youtube.com/watch?v=l0ErKbLL5WQ

Vojaĝo kun Zamenhof

http://youtube.com/watch?v=Fta9kl70GNk

Adiaŭ Birdeto Mia

http://www.youtube.com/watch?v=6BHiwyqBzSo

Mondvasta reklama ludo uzas Esperanton



La trian de marto en la reto estis lanĉita granda tutmonda reklama ludo ŝajne ligita kun la ĉi-jaraj olimpikoj en Ĉinio. La grandskala ludo kredeble estas finance subtenata de McDonald's, kaj uzas plurajn lingvojn. Centran rolon en la ludo havas skribaĵo en Esperanto. La tuto temas pri plura personoj diversloke en la mondo. Ĉiuj perdis sian memoron, kaj ĉiuj trovas sur sia brako enigman tatuaĵon en Esperanto, kun la teksto "Trovu la ringon perditan". La kreintoj de la ludo tamen forgesis havigi al si la retadreson trovularingonperditan.com, kaj ĝi nun estas kaptita de la brita esperantisto Tim Morley.

La ludo komenciĝis en enigma maniero: kelkaj konataj pintaj ludantoj de retludoj dise en la mondo ricevis per ordinara poŝto pakaĵojn, kiuj enhavis fadenpilkon, afiŝon de la Antverpenaj olimpikoj en 1920, kaj poŝtkartojn kun fotoj pri la samaj olimpikoj. Dorse de la poŝtkartoj estis mallongaj mesaĝoj: "La 3-an de marto 2008: Trovu ŝin..." kaj "La 24-an de aŭgusto 2008: Savu la mondon". La 24-a de aŭgusto estas la lasta tago de la Pekinaj olimpiaj ludoj.
La pakaĵoj enhavis ankaŭ slipon kun la retadreso
www.findthelostring.com. La retadreso ekfunkciis la 3-an de marto, kaj iom post iom tie estis publikigitaj la historioj de ses gejunuloj el diversaj partoj de la mondo. Ĉiuj rakontas, ke ili vekiĝis en stranga labirinto, kun la nekomprenebla tatuaĵo, krom Larissa en Brazilo. Ŝi rakontas, ke io simila okazis al ŝia konato en Brazilo antaŭ kvar jaroj.
Ĉiuj trafitoj tute ne memoras sian antaŭan vivon, sed laŭ kuracistoj ĉiuj estas sportistoj sur olimpika nivelo. La tasko de la ludantoj ŝajne estas trovi solvon de la enigmo kaj savi la mondon, sed lingvaj problemoj staras en la vojo kaj malhelpas ilian kunlaboron. Ĉiu trafito havas retejon en sia propra lingvo sub la komuna adreso
www.findthelostring.com.
Iom mirinde, la kreintoj de la ludo ŝajne forgesis registri la esperantlingvan version de la retadreso, kvankam la enigma tatuaĵo kun tiu teksto estas ĝuste en Esperanto. Nun la esperantlingva adreso anstataŭe estis kaptita de la brita esperantisto Tim Morley.
- La retnomo
TrovuLaRingonPerditan.com estis libera(!) do mi aĉetis ĝin. Aktuale ĝi sendas vizitantojn al Google-grupo, sed mi ŝatus ricevi pli bonajn proponojn por uzo de la nomo, li rakontas al Libera Folio.
Tim Morley supozas, ke Esperanto estis elektita kiel unu centra temo de la ludo pro ĝia kongruo kun la celoj de la olimpikoj. Kvankam Esperanto almenaŭ ĝis nun ne estas uzata en la ludo, jam ĝia apero kiel la lingvo de la mistera tatuaĵo laŭ li donas bonan ŝancon diskonigi Esperanton kaj ĝian utilecon al granda internacia celgrupo.
- Mi estigis
grupon ĉe Google Groups por helpi al ludantoj sendi mesaĝojn unu al la aliaj, aŭ por kune solvi problemojn de la ludo, pere de esperantaj tradukoj. La Google-grupo nun enhavas pli da esperantistoj ol ludantoj, sed mi esperas, ke tio ŝanĝiĝos, Tim Morley diras.
Ĝis nun estas nur 25 membroj en la grupo, sed jam estas proponata Esperanta tradukservo por la lingvoj angla, ĉina, franca, germana, hispana kaj portugala. El la bazaj lingvoj de la ludo mankas ankoraŭ la japana.
La ringoludo rapide iĝis populara en la reto, pri ĝi raportis pluraj amaskomunikiloj, kaj kreiĝis novaj retejoj ĉirkaŭ la temo, tamen ĉefe en la angla lingvo. Interalie jam ekzistas
vikio pri la ludo. Kiel kutime en ĉi-specaj ludoj, ne ĉiam eblas certe scii, kiuj el la retejoj estiĝis spontane, kaj kiuj estas kreitaj de la ludomastro.
LIBERA FOLIO

Tri Virinoj



La beleco de Maria
rapide konkeris min:
proporcia kaj gracia
kiel rusa dancistin'.

Maria, bela Maria
vi apartenas
al mia kor'.
Viaj vangoj estas ruĝaj, karin',
kun la ruĝo de aŭror'.

Ĉarma estis Margareta.

Ŝi ankaŭ konkeris min:
eleganta kaj koketa,
kun la ĉarmo de francin'.

Koketa, vi, Margareta,
en viaj lipoj
estas miel'.
Havas vi okulojn bluaj,
karin',kun la bluo de ĉiel'.

Tamen fine venis Rita
en nokto de karnaval',
kaj mi estis konkerita
en la fino de la bal'.

Vi, ritma kaj varma Rita,
virin' naskita
kun ĉarmoj mil,
via haŭto estas bruna, karin',
kiel noktoj de Brazil'.


Fonto: KD Rapida Vojo al Legado kaj Kanto.
Teksto: Sylla Chaves.
Kanto: Joel de Castro.

NI



Ni estas du

aŭ ĉu ni estas unu?
Multfoje,
kontraŭe al la baza leĝo de la Fiziko,
mi sentas ke ni okupas la saman lokon en la spaco!
Pasinteco,
nuntempo
kaj
estonteco
perdiĝas
en la eterna momento
de la esto kaj de la ekzisto.
Mi ensorbas viajn pensojn,
viajn gestojn,
viajn manierojn
kaj eĉ en la malkonsentoj
kaj en la diferencoj
nenio surprizas min!
Estas kvazaŭ mi kontaktus ion,
kio jam ekzistas ene de mi mem.
Finfine,
ĉu ni estas du aŭ ni estas unu?
Tio tute ne gravas.

Aŭtorino: Maria Carmen Ribeiro
Esperantigo: Aloísio Sartorato.