Sunday, November 2, 2008

La Anĝeloj



Ĉu vi scias

per kio

la anĝeloj skribas?

Ili skribas

per arĝenta plumo

kaj fluebla mielo

sur la vualecajn

flugilojn

de mortintaj libeloj.

Ili skribas

vere

ne multe,

sed kion

ili skribas,

estas mirinde bela.

Oni devas

esti tre juna,

por kompreni

ilian lingvon.

Ili skribas

belegajn

psalmojn,

al kiuj aliaj

anĝeloj faras la muzikon.

Jes, jes,

la anĝeloj skribas

versojn

per arĝenta plumo

sur la vualecajn flugilojn

de motintaj libeloj.
El la libreto " La Ora Papilio" de Leopoldo J. Vermeiren

No comments:

Post a Comment