Segunda-feira, Maio 12, 2008

BIldkunmetaĵo de Karesema





Karaj geamikoj,
Se al vi plaĉas trarigardi fotojn, bildamuzaĵojn kaj blidkunmetaĵojn, mi konsilas al vi ..iru rekte al mia Ipertinio-spaco ĉar tie troviĝas multe da bildkomponaĵojn far mi.Nuntempe amuze kaj serioze mi okupiĝas pri tio.Vere la metodo krei tiujn bildojn pere de skiza formo-programo estas treege interesa kaj alloga.


Partoprenu IJK-n


El la retpagxaro de TEJO, ni transskribas la jenan informon:
Konkurso Partoprenu IJK-n 2008
Ni ĝojas anonci ke la fonduso "Partoprenu IJK-n" denove povas helpi al membroj de TEJO partopreni la Internacian Junularan Kongreson.

Ĉi-foje disponeblas 1100 EUR kaj eblas peti monon por parte kovri vojaĝkostojn (laŭ plej malmultekosta maniero buse, trajne aŭ aviadile), loĝadon en amasloĝejo kaj programkotizon (vi povas loĝi pli lukse, sed ni subvencias nur la prezon por loĝado en la amasloĝejo, do la diferencon vi pagos).

La estraro pritraktos la kandidatiĝojn kaj disdonos maksimume 5 premiojn (ĝis 3 malgrandajn kaj 2 pli grandajn) — la premioj financos ĝis 80% de ĉiuj kostoj.

Kondiĉoj por kandidatiĝi estas:* Vi estas membro de TEJO kaj aĝas sub 30 jarojn* Vi aktivas en viaj landaj strukturoj / ene de TEJO aŭ aktivemas por TEJO* Vi pretas partopreni en Aktivula Trejnado dum IJK* Vi pretas kontribui al la IJK-a programo (ekz. per prelego)* Vi pretas ricevi kaj realigi taskon de TEJO dum kaj post IJK (la tasko estas interkonsentota kun la TEJO-estraro)

Bonvolu kandidatiĝi per motiviga letero al la TEJO-estraro, kie vi mencias* Kial vi ricevu la premion* Viajn aktivaĵojn ĝis nun* Kiujn internaciajn Esperanto-aranĝojn vi jam partoprenis* Kiel vi pretas kontribui al la IJK-a programo* Ideojn pri taskoj kiujn vi povas fari por TEJO-agado

Krome skribu viajn* nomon* adreson* retpoŝt-adreson* naskiĝdaton* vivokupon

Aldone bonvolu indiki viajn vojaĝ-, restad- kaj programkostojn, kaj kune sendu minimume 1 referencan leteron. Se via kandidatiĝo ne plenumas ĉiujn kriteriojn, ĝi ne estos pritraktita. Via kandidatiĝo povas esti sendita retpoŝte al oficejo ĉe tejo.org aŭ paperpoŝte adresita al
nia oficejo kun la indiko "TEJO – partoprenu IJK-n", kaj ĝi devas alveni al ni antaŭ la 15a de majo.

Se vi volas helpi la gejunulojn partopreni la IJK-n, bv. konsideri kontribui al la fonduso "Partoprenu IJK-n". Vi povas sendi vian donacon pere de financoj ĉe co.uea.org. TEJO dankegas pro via kontribuo!

Informis:
Aloísio Sartorato
Rio/Brazilo

La unua tutmonda kongreso en Vilnius

LA DUA BULTENO pri la tutmonda kongreso de esperantistoj-ĵurnalistoj en Vilnius, Litovio26 – 30. 05. 2008 La unua tutmonda kongreso de esperantistoj-ĵurnalistoj okazos la 26-30-an de Majo, 2008 en ĉefurbo de Litovio Vilnius. La kongreso estas organizata fare de Litova Esperanto-Asocio kaj de Litova Ĵurnalista Asocio kunlabore kun Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio ( TEĴA ). La kongreson aŭspicias Universala Esperanto-Asocio, ĝin subtenas Litovia parlamento, Litovia registaro, Vilniusa urba municipo, Litovia ministerio pri eksterlandaj aferoj, Litovia ministerio pri kulturo. Alta protektanto de la kongreso estas ĉefministro de Litovio Gediminas KIRKILAS. Ĉeftemo de la kongreso estas „Internacia interkultura komunikado: ĵurnalismo kaj Esperanto¡°, ĝia reĝisoro estas prof. Humphrey TONKIN. Al la kongreso aliĝis 188 esperantistoj el 37 landoj. Ĉiuj aliĝintoj estas akceptitaj al la kongreso.

Legu pli cxe la ttt-ejo de Litova Esperanto-Asocio:

http://www.esperanto.lt/

Informis:
Aloísio Sartorato
Rio/Brazilo

Esperantujo

El la retejo "esperantujo.org", ni transskribas la jenan informon:
Radio Esperanto, la 9a programo
En la naŭa sonprogramo de “Radio Esperanto” (Kaliningrado, Ruslando), kiu ĵus aperis en la reto, estas jenaj programeroj:

- Enkonduko
- Kaliningrada felietono
- Esperanto-novaĵoj
- Laŭ spuroj de Nikolao Kopernik en FREŜO-2008
- Vasilij Devjatnin. “Samideanoj”
- Kanto de “La Perdita Generacio”

La programon gvidas Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov. Ĝi daŭras 26 minutojn; la dosiero ampleksas 12 Mbajtojn.

Aŭskultu ĉi tiun kaj la pli fruajn elsendojn de “Radio de Esperanto” rete: http://la-ondo.rpod.ru/
aŭ senpage abonu: http://la-ondo.rpod.ru/rss.xml

Bonan aŭskultadon!
[Radio Esperanto]
Aleksander Korĵenkov, 2008-05-12

Sábado, Maio 03, 2008

Dankon!


Al Patrino




poemo de Edgar Allan Poe


Ĉar mi sentas, ke en ĉielo alta, anĝeloj paroletante

povas trovi,inter siaj bruliĝantaj amvortoj,


neniun tiel ame kiel tiu de patrin' ,

Tial per tiu dolĉa nomo mi vokas vin delonge:


Vin, kiu estas pli ol patrino por mi,

kaj korigas mian koron, kie morto metis vin


Kiam ĝi liberigis la spriton de Virginja.

Patrino mia ' ĉar mia propra patrino frue mortinta


estis nur patrino de mi, sed vi

patrinis tiun, kiun mi amis tiel mole,


Kaj tio faris vin pli kara ol patrin' kiun mi konis.

Per tiu senfineco per kiu edzinon

mian amegis mia spirito pli ol sian vivon.


(To my Mother, 7-an de julio de 1849)

Quarta-feira, Abril 30, 2008

Kio novas en Esperantujo?


Idris kaj Mama AfrikaEn Italio, Senigallia, okazis la tradicia Internacia Junulara Festivalo, kaj partoprenis la dancisto hip-hopa Idris; kaj la muzikgrupo (“Reggae”) Mama Afrika, kiu kantis unu kantajhon esperante, ambau estis grandan sukceson.
Jorge Tarducci, 2008-04-27
Radio EsperantoHodiaŭ, la 25an de aprilo, aperis la sepa podkasto de “Radio Esperanto” (Kaliningrado, Ruslando): Legu pli »
Aleksander Korĵenkov, 2008-04-25
Leginda en la monda Literatura TagoLa aprila numero de “Literatura Foiro” (jaro 39, numero 232), kiel organo de la Esperanto-Centro de PEN Internacia informas pri la kontribuo de la esperanto-verkistoj al la kampanjo de PEN mem favore al la esprimlibero en Popola Ĉinio. Legu pli »
Redakcio de revuo Literatura Foiro, 2008-04-23
Pola RadioVendrede: Maciek Jaskot pri interlingvistika evento en Ukrainio. Legu pli »
Dario Rodriguez, 2008-04-18
Amikejo en la Londona KluboEn la agrabla sidejo de la Londona Esperanto-Klubo (kiu gastas ĉe la Irlanda Kulturcentro) prof. Giorgio Silfer prelegis antaŭ semajno pri Amikejo. Temas pri kurioza, sed simptoma epizodo en la historio de la esperanta popolo, pri kiu legu pli en numero 232 de revuo “Literatura Foiro”, aprilo 2008. Legu pli »
Redakcio de revuo Literatura Foiro, 2008-04-18
La Esperanta PEN asembleos en VilnoEsperanta PEN-Centro (la sola asocio de esperanto-verkistoj agnoskita ekster Esperantio) havos sian ordinaran Asembleon en Vilno la 28an de majo 2008, okaze de la Ĵurnalista Kongreso organizata de Litova Esperanto-Asocio. Pro la kongresa programo, eblas ke la Asembleo kunsidos ankau la postan tagon; la sidejo mem estos saloneto en la kongresejo, aŭ surloke komunikota de la PEN-sekretario, Ljubomir Trifonĉovski; same pri la preciza kunvenhoro. Legu pli »
Redakcio de revuo Literatura Foiro, 2008-04-18
Silfer intervjuis BoultonMarjorie Boulton gastigis Giorgio Silfer en sia hejmo en Oksfordo, okaze de lia oficiala vizito kiel reprezentanto de Esperanta PEN-Centro. La vizito, kiu daŭris pli ol tri horojn, donis la okazon por intervjuo (aperonta en revuo “Literatura Foiro”) kaj por interparolo pri la kandidatigo de d-ino Boulton al la literatura Nobel-premio, fare de la Esperanta PEN. Legu pli »
Redakcio de revuo Literatura Foiro, 2008-04-14
Krokodila Renkontiĝo 2008 en PireneojDe la 1a ĝis la 4a de majo 2008, esperantistoj el pluraj landoj amuziĝos kaj ĝuos la montaron kaj la sunon… unuvorte kunumos en juna, internacia etoso. Jen estos la Krokodila Renkontiĝo! Legu pli »
Przemysław Wierzbowski, 2008-04-13
Efektivigita la 63-a sendo de la Kampanjo "Esperanto en la Bibliotekojn"Estis jxus efektivigita la 63-a sendo de la kampanjo de Kultura Kooperativo de Esperantistoj, en Rio de Janeiro, Brazilo, “Esperanto en la bibliotekojn”. Legu pli »
Aloisio Sartorato, 2008-04-12
IJK 2009 en Liberec'Internacia Junulara Kongreso en la 2009-a jaro okazos en la Ĉeĥa urbo Liberec’ – tian decidon de la TEJO-Estraro anoncis merkrede vespere Vildana Delalić, estrarano por kongresoj. Legu pli »
LukiZ, 2008-04-10
Radio EsperantoHodiaŭ, la 7an de aprilo aperis la sesa Esperanto-podkasto el Kaliningrado, ekde nun kiel “Radio Esperanto”. En ĉi tiu sonprogramo, prezentita de Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov, estas jenaj programeroj: Legu pli »
Aleksander Korĵenkov, 2008-04-07
hela :) Humura Esperantista Libera AranĝoVarsovia Vento kaj Pola Esperanto-Junularo, por ke mojose ni ripozu kaj freneze pasu kunan tempon, invitas vin al la 8a HELA. Tempo: 30.04 – 4.05.2008. Loko: Pollando, Hel-duoninsulo kaj Hel-urbeto (proksime de Gdansko). Detaloj kaj la aliĝilo: http://hela.pej.pl/ Dankon :)
Ireneusz Bobrzak, 2008-04-06
La 34a radio-programo de Varsovia VentoEn la 34a elsendo de Varsovia Vento http://www.viavento.republika.pl/aktuale/sonmaterialoj.htm freŝa intervjuo de Agnieszka kun Juan Catala pri laste okazinta en Beniccasim la 4a Iberia Renkontiĝo, superrigardo de Michele Gazzola al la movadaj aferoj, dum interparolo de Irminka kun s-ro Wandemberg Ribeiro Morais van Zamenhof iom pri la esperantista agado en Fortaleze kaj pri la 43a Brazila E-Kongreso, la unua intervjuo kun Kamil, nia kluba denaskulo, kelkaj aktualaĵoj, salutoj de la … Legu pli »
Ireneusz Bobrzak, 2008-04-06
49a datreveno de Pola RadioVendrede 4an Aprilo: 49a datreveno de la elsendoj de Pola Radio. Legu pli »
Dario Rodriguez, 2008-04-04
IJK 2009 en SerbioHieraŭ pasis la limdato por inviti IJK-on en la 2009-a jaro al sia lando. Al TEJO estraro venis nur unu kandidatiĝo, do la decido estis sufiĉe facila. La 65-a Internacia Junulara kongreso okazos en serba urbo Tutin’ kaj organizos ĝin kune Serba, Montenegra kaj Albana Esperanto-Junularoj. La urbo troviĝas proksime al trilandlimo de tiuj landoj. Tutin’ rolos ankaŭ kiel temo de la Kongreso, ĉar la tutina IJK estos dediĉita al virinoj en la mondo. Do ni invitas vin al Serbio somere 2009.
Bedun, 2008-04-01
Esperanto en muziko: ne nur en Esperantujo (5)En la ĵus eldonita aprila kajero de “La Ondo de Esperanto”, Flo Legu pli »
Aleksander Korĵenkov, 2008-03-31
La kvina podkasto de La OndoLa lastan tagon de marto aperis la kvina podkasto de “La Ondo de Esperanto”. En ĝi estas prezentataj kelkaj tekstoj el la ĵus eldonita aprila kajero de “La Ondo” kaj kelkaj speciale verkitaj eroj, interalie: Legu pli »
Aleksander Korĵenkov, 2008-03-31
'La 3-a Internacia Esperanto-Renkontigxo de Uxonbulismo en Koreio'Esperantista Asocio de Uxonbulismo okazigos cxisomere interesan Legu pli »
LEE Jung-kee, 2008-03-30
Memore al la 200-a Kurso de Seula Esperanto-KulturcentroMemore al la 200-a Kurso de SEK Legu pli »
LEE Jung-kee, 2008-03-30
Pola Radio semajnfineVendrede 28an Marto: Maciek Jaskot pri interlingvistika konferenco en Ukrainio. Legu pli »
Dario Rodriguez, 2008-03-28

Corsetti defendas la ĉinan okupacion de Tibeto



Renato Corsetti, la prezidanto de UEA, en la reta diskutejo de AVE (Asocio de Verduloj Esperantistaj) esprimis sian subtenon al la ĉina milita okupo de Tibeto, okazinta ekde 1949, kaj al plua ĉina regado de Tibeto. Laŭ Renato Corsetti en 1949 okazis "eksportado de socialismo", kiun li subtenas. La starpunkto de Renato Corsetti iĝis pli vaste konata, kiam "Heroldo Komunikas" publigis lian tutan retmesaĝon. Lige kun la afero Internacia Komitato por Etnaj Liberecoj (IKEL) esprimis sian surpriziĝon kaj publike eldiris sian malaprobon de "ajna ideologio, ĉu dekstra ĉu maldekstra, kiu, por feliĉigi la homojn, subpremas ties fundamentajn rajtojn", kiel laŭ IKEL okazadas en Tibeto. Responde al demandoj de Libera Folio Renato Corsetti akcentis, ke li subtenas la eksporton de socialismo "en ĉiuj ĝiaj formoj".

En 1949-1950 la Ĉina Popola Respubliko invadis Tibeton kaj aneksis ĝin al sia teritorio. Tibeto fariĝis aŭtonoma regiono, oficiale regata de Dalai-Lamao kaj de Panĉen-lamao. La centra ĉina registaro de tiam zorgas pri milita defendo, eksterlandaj rilatoj, financoj kaj edukado de Tibeto. La politiko de Ĉinio koncerne Tibeton severiĝis en 1958, kiam la tibetaj aŭtonomistoj oponiĝis al la centra registaro. En 1959 Dalai-lamao rifuĝis en Barato kun 100 000 fideluloj, kaj tie estigis ekzilan registaron.
La 19-an de julio
Heroldo Komunikas publikigis retmesaĝon de Renato Corsetti pri Tibeto. Komentante la situacion de Tibeto, Renato Corsetti diris interalie: "En la reala mondo, ĉiam estas iu, kiu provas eksporti ion, ĉu socialismon, ĉu kapitalismon (ĉi tiu lasta estas nomata demokratio en la televidoj). Mi mem pensas, ke estas pli bone eksporti socialismon."
Libera Folio turnis sin al Renato Corsetti por demandi, ĉu laŭ vi la faroj de Ĉinio ekde 1949 efektive estis "eksportado de socialismo".
Renato Corsetti: Certe eksportado de la tiama ĉina sistemo.
Libera Folio: Ĉu en Ĉinio en la 50-aj jaroj regis tia socialismo, kies eksportadon vi subtenas?
Renato Corsetti: Mi subtenas eksportadon de socialismo en ĉiuj ĝiaj formoj. Mi ne scias, ĉu la ĉina socialismo de la 50-aj jaroj estis pura socialismo, sed ĝi almenaŭ estis klopodo fari ion bonan por la vastaj popolaj amasoj. Se oni volas kompreni iom pli pri kio temis, sufiĉas kompari la tiaman Tibeton kun la tiamaj Butano, Nepalo kaj Barato kaj pluraj sudamerikaj respublikoj regataj de Usono pere de lokaj diktatoroj. Kaj utilas ankaŭ kompari ĉiujn indikilojn pri homa evoluo inter la nuna Tibeto kaj la cititaj landoj. Dirinte tion mi konsentas, ke en Tibeto ne ekzistas politika libereco, sed mi mem preferas la nunan staton al tiu de teokratia registaro.
Libera Folio: Kion pri la miloj kaj miloj da mortigitaj tibetanoj?
Renato Corsetti: Ili estas en la sama bedaŭrinda korbo kun la milionoj da mortigitaj homoj en la sama periodo en Suda Ameriko kaj en aliaj lokoj tra la mondo, kie Usono rekte intervenis por mortigi tiujn, kiuj nur postulis pli homajn viv-kondiĉojn. Oni ne rajtas paroli pri unu fenomeno, ne parolante pri la aliaj.Libera Folio: Ĉu necesas subteni aŭ la agojn de Usono, aŭ la agojn de Ĉinio? Ĉu ne eblas kritiki ambaŭ, kiam ili ja estas kritikindaj?
Renato Corsetti: Jes, necesas kritiki ambaŭ, kiam ili estas kritikindaj, sed ankaŭ ĉi-rilate oni kritikas selekteme. Ekzemple mi neniel povas akcepti la sincere rasisman sintenon de okcidentaj intelektuloj, kiuj ĉiam trovas la pretekston por kritiki nur la malcivilizan malokcidenton kaj fermi siajn okulojn pri la civiliza okcidento. Tiu civiliza okcidento ĝuste en ĉi tiu periodo sendis la trupojn de Etiopujo helpi banditojn en Somalujo kaj alianciĝi kun ili por detrui la (re-)ordigitan islaman Somalujon. Neniu libera ĵurnalisto en la okcidento trovis necesa komentadon pri la afero. Poste oni ne demandu sin: "Kial ili tiom malamas nin?"
István Ertl, komitatano de UEA, atentigas, ke jam en 2001 Renato Corsetti en la revuo Esperanto deklaris la ĉinan politikon "kongrua kun la idealo de la Esperanto-movado". Tial lin ĝenas pliaj "ekstremismaj eldiroj" de Renato Corsetti, kiu laŭ li ŝajnas ĉiam pli loze trakti neŭtralecon, proksimiĝante al la fino de sia prezidperiodo
- La frazo "Oni ne rajtas paroli pri unu fenomeno, ne parolante pri la aliaj", sonas kiel retorikaĵo el broŝuro de Breĵnev, komentas István Ertl.
Internacia Komitato por Etnaj Liberecoj siavice, responde al demando de Libera Folio, oficiale atentigas, ke ĝuste la maldekstraj movadoj de la tuta mondo akcentas la rajton de popoloj elekti mem kaj "delonge malmaskis la ĉinan invandon de Tibeto kiel imperiisman akton", skribas Daniele Vitali nome de IKEL.
"Estas surprize, kiel la malvarm-milita mentaleco restas post la fino de la malvarma milito mem. Iuj kredas ke, ĉar Ĉinio invadis Tibeton, tion devus aprobi socialistoj kaj malaprobi konservativuloj", li skribas. Li ankaŭ atentigas, ke "tibetanoj estas malplimultigitaj en la propra lando, ilia kulturo estas persekutata kaj ili reprezentas la pli malaltan socian tavolon, dum la pli altan formas la ĉinoj".

Libera Folio aparte publikigas la tutan deklaron de IKEL.

Segunda-feira, Abril 28, 2008

Bildaro de Karesema












Jen kelkaj artefaritaj bildkartoj el mia kesto. Mi uzas apartan programon por krei personan bildkarton kun teknika sistemo el Vista. Ankoraŭ mi amatore faras ion novan tamen ili tre plaĉas al multaj geamikoj, kiuj ĉiam sendas gratulvortojn al mi. Se ankaŭ ili simpatiigus Vin..b.v. sendu komentojn ĉar tielmaniere mi sekve faros aliajn novajn por enblogi tie ĉi.
Kisojn de Kares´!


Sorĉo de naturo


Dino Buzzati

Kvindekdujara dekor-pentristo Adolfo Lo Ritto jam kuŝis en la lito, kiam en la serurtruo turniĝis ŝlosilo. Li rigardis la horloĝon: kvarono post la unua nokte. Estas lia edzino Renata, kiu revenis hejmen.
Devestante la elegantan ĉapon el birdaj plumetoj, ŝi haltis ĉe la sojlo de la ĉambro; sur ŝia vizaĝo rigidiĝis trudite-senzorga rideto. La tuta aspekto de tiu tridekokjara malgrasa virineto kun svelta talio kaj ĉiam infaneske paŭtaj lipoj esprimis ion aroge senhontan.
Sen levi la kapon de sur kuseno la edzo riproĉe, per febla voĉo diris: «Mi sanstatis malbonege».
«Ĉu malbone, vi diras?»- indiferente demandis ŝi, alirante vestoŝrankon.
«Jes, doloratako de miaj teruraj kolikoj... mi supozis, ke jam ne eltenos...»
«Sed nun jam malpli doloras, ĉu?»- samtone demandis la edzino.
«Nun malpli, sed tutegale ankoraŭ doloras... – Subite lia voĉo ŝanĝiĝis je akra kaj kolera: – Sed vi kie forestis? Ĉu mi rajtas scii, kie vi estis? Jam duono antaŭ la dua post noktomezo!»
«Bonvolu ne kriaĉi tiel. Kie mi estis? En kinejo mi estis kun Francesca».
«En kiu kinejo?»
«En «Maksimo»».
«Kion oni demonstras?»
«Nu, sufiĉas! Kio al vi okazis hodiaŭ? Enketadas policume, kie mi estis, en kiu kinejo, kiun filmon spektis, eble vi deziras scii en kiu tramo mi veturis? Mi ja diris al vi, ke mi estis kun Franca!»
«Kiun, vi diras, filmon spektis?» Kun la sama mieno de martiro li moviĝis sur la lito por ebligi al si preni stakon da gazetoj de sur tablo.
«Aĥ, jen kio! Decidis kontroli min? Ĉu opinias, ke mi mensogas? Vi deziras kapti min je vorto, ĉu? Bone. En tiu okazo mi ĝenerale nenion diru al vi. Jen tiel».
«Ĉu vi scias, kio vi estas? Ĉu deziras, mi diru al vi, kio vi estas? – Pro kompato al si mem Lo Ritto preskaŭ ploris. – Ĉu deziras, mi diru, kio vi estas? Ĉu deziras?» – Li sufokiĝadis pro furiozo, ripetante kaj ripetante la saman stultetan demandon.
«Nu, diru, diru, se vi tion deziras!»
«Vi... vi... vi...- aŭtomate elkriis la dekfoje, kun sadisma ĝuo torturante la vundon, dolorantan ie en profundo de la brusto. – Mi ĉi tie apenaŭ saviĝis el morto, sed vi aventuraĉas ie amon kun diablo scias kiu. Iun «Maksimo»-n elpensis! Mi malsanas, kaj ŝi amindumas al viroj... vi pli malpuras, ol la lasta stratulino... – Por fortigi la impreson de la diritaj vortoj li ŝajnigis ploregon, kaj, singulte daŭrigis:- Vi... vi min... pere... vi min pereigis, hontigis mian familion... Mi enlite malsanas, sed vi tutan nokton ie am-promenas!»
«Nu, komencis, komencis! – reeĥis fin-fine la edzino, kaŝinta dume la ĉapon kaj kostumon en ŝrankon, kaj turninta al li la palan kaj mistrajtan pro kolero vizaĝon. – Kaj nun, miaopinie, vi prefere silentiĝu».
«Jen kiel, estas mi, kiu devas silenti! Kiel vi trovis ja arogon por diri tion? Ĉu mi devas silenti? Ĉu mi ŝajnigu, ke nenio okazis? Ĉu vi promenaĉu amorkapte ĝis la unua nokte, kaj mi – silentu?»
Ŝi mallaŭte, kun emfazo, tiel, ke ĉiuj «s» sibliĝis en ŝia prononco, diris: «Se vi nur scius, kiel vi abomenas al mi, se vi nur scius, senila kapsiko! Oni imagu, pentristo Lo Ritto! Makululo! – Ŝi ĝuis, ke ĉiu ŝia vorto, kiel najlo pikas la plej sentemajn kaj doloremajn punktojn de lia animo.- Nu rigardu, rigardu al vi en la spegulon. Vi ja ne plu estas homo, ruinaĵo, sendenta monstro... kun viaj grasaj harligetoj! Pentristo, ĥa!.. Vi ja fetoras... Ĉu ne sentas, kia fetoro en la ĉambro?» Kaj ŝi kun grimaco de abomeno malfermis fenestron kaj kuŝigis la bruston sur fenestrobreton, ŝajnigante ke ŝi bezonas enspiri gluton da freŝa aero.
El la lito aŭdiĝis jelpo: «Mi sinmortigos, mi adiaŭos al la vivo, ne plu povas toleri...»
La virino silentis, staranta senmove kaj rigardanta el la fenestro en malvarman decembran nokton.
Post kelka tempo li, jam ne per kaprica, sed ree sonaranta pro furiozo voĉo, kriis: «Fermu do, fermu tiun malbenitan fenestron! Ĉu deziras, ke mi malsaniĝu?»
La edzino ne moviĝetis. Li oblikve rigardis ŝian vizaĝon: ĝi estis jem nek kolera, nek streĉa; ŝajnis, ke el ĝi subite foriris la vivo, la speguliĝinta tie nova nekonata sento mirige ŝanĝis ĝin, tuŝitan de iu stranga lumo.
«Interese, pri kio ŝi pensas nun? – li demandis sin. – Eble ŝin timigis mia minaco de sinmortigo?» Sed tuj li komprenis sian eraron. Eĉ se li havus iujn premisojn por dorloti la esperon, ke la edzino ankoraŭ havas almenaŭ guton da korligiteco al li, estis klare, ke nun la kaŭzo estas alia.
Ia tre timiga kaj forta kaŭzo. Sed kiu konkrete?
Subite la edzino, staranta same senmove, vokis lin: «Adolfo!- ŝia voĉo estis tenera kaj timoplena, kiel tiu de knabino, – Adolfo, rigardu», – balbutis ŝi en neesprimebla sopiro, kvazaŭ perdante la fortojn.
La scivolo de Lo Ritto estis tiom granda, ke li, forgesinte pri malvarmo, saltis de sur la lito, apogis sin je la fenestrobreto apud la edzino kaj tiel... stuporiĝis.
Super nigra kresto de tegmentoj ĉe alia flanko de la korto lante leviĝis en la ĉielon io kolosa kaj lumanta. Rondeca, regulforma konturo pli kaj pli klare vidiĝis kaj fine aperis la tuta: estis brilanta disko de nekompareblaj dimensioj.
«Dio kara, luno!» – frapite flustris li.
Jes, ĝi estis luno, sed ne la pacema loĝanto de nia nokta ĉielo, inspiranta amon, ne la hela feino, kiu per sia fabela lumo transformas kabanojn je palacoj, sed giganta, kavoplena monstro. Per fortoj de iu universa kataklismo ĝi nemezureble grandiĝis kaj, silenta, pendiĝis super la mondo, verŝante suben la kontinuan blindigan lumon, similan al tiu de festaj lud-fajroj. En tiu lumo ĉiu aĵo videbliĝis ĝis skrupulaj detaloj: anguloj, kornicoj, ŝtonoj, skrapoj sur muroj, haretoj kaj sulketoj sur vizaĝoj de homoj – ĉio vidiĝis klare kaj akre. Ĉies okuloj rigardis en la ĉielon, homoj ne povis elsorĉi sin de tiu horora vidaĵo.
Ĉu efektive la eternaj leĝoj de naturo ne plu ekzistas, iu terura eraro perturbis la ordon en la universo? Eble, ĉi tio estas jam la fino, eble, nia satelito akceliĝante kaj neeviteble proksimiĝas al tero kaj post kelkaj horoj la apokalipsa globo grandiĝos tiom, ke kovros la tuan ĉielon, poste ĝia lumo estingiĝos en la konuso de tera ombro kaj jam ne plu estos videbla io ajn, kaj dum iu sekundero en febla lumo de la nokta urbo ni sentos, kiel al ni falas la senlima raspe ŝtona plafono; ni ne sukcesos eĉ rimarki ion – ĉio frakasiĝos kaj falos en abismon de nenio antaŭ ol nia aŭdo perceptos la komencon de eksplodo.
De la korto aŭdiĝas klakoj de malfermataj fenestroj kaj ŝutroj, vokoj, krioj de hororo; apud fenestrobretoj ariĝis homoj, en tiu luna lumo ili ŝajnas fantomoj.
Lo Ritto sentas, ke la mano de la edzino premas lian manon, premas tiel, ke li sentas doloron.
«Adolfo, – ĝemas ŝi, – Adolfo, ho, pardonu min, Adolfo, kompatu min, pardonu!»
Ŝi singultas kaj premiĝas al li, ŝi forte febras. Ne fortirante la rigardon de la monstra luno, li brakumas la edzinon, kaj tiutempe – kvazaŭ iranta el la sino de tero tondra rumoro – krias kaj ĝemas homoj, milionoj da homoj – ŝvebas super la tegmentoj de la dronanta en hororo urbo.

Quinta-feira, Abril 17, 2008

Bilde bildas....


Publika letero de Claude Piron al Leonard Orban




"KAJ VI, KION VI OPINIAS PRI LA LINGVOJ EN EŬROPO? "demandas Leonard Orban, Eŭropkomisionano respondeca pri multlingvismo(
http://forums.ec.europa.eu/multilingualism/)
Dankon, Komisionana Moŝto, ke vi invitas la eŭropanojn konigi al vi sian opinion. Estas simpatia signo de respekto al la simplaj civitanoj.
La eŭropan lingvoproblemon signas streĉiĝo inter du bezonoj unuavide sinkontraŭdiraj: la bezono efike komuniki kaj la bezono respekti egalecon, kaj ankaŭ ĉies identecon. Uzi la anglan lingvon ne estas demokratie. Tio transformas en afaziulojn [senlingvulojn] la grandan plimulton el la eŭropanoj. Observu, kiel komunikas du mezumaj, malsamlingvaj, 30- aŭ 40-jaraj eŭropanoj, kiuj studis la anglan lerneje dum ses aŭ sep jaroj, kaj kies gepatra lingvo ne estas ĝermana. Vi rekonos ĉiujn simptomojn de afazio [senlingveco]: ili parolas per dispecigataj frazoj, konstante esploras sian menson serĉe al la dezirata vorto, bezonas aŭdi plurajn ripetojn por kompreni, ne sukcesas prononci tiun aŭ alian fonemon, ktp. Konsidere al la tempo kaj al mensa penado, kiun ili dediĉis al la lingva lernado, tiu rezulto estas priplorinda. La kaŭzo estas, ke la angla ne estas adaptita al la postuloj de interkultura komunikado. Tion objektive pruvas la fakto, ke investo dekoble pli eta donas ege pli bonan rezulton, se la komuniklingvo estas pli saĝe, pli racie elektita.
Ne nur maldemokratias la uzo de la angla, sed estas terura manko de demokratieco en la maniero prezenti la lingvoproblemon al la civitanoj. La altaj respondeculoj, la amaskomunikiloj, la intelekta elito fordonas sin al giganta trompado, verŝajne pli pro simpla nekonscio ol pro volo, sed ajnakaze kun kondamninda ignoro de la konsekvencoj. Trompo facile akceptiĝas. Estas psikologie pli komforte trompiĝi ol fronti al la realo, kaj la tento vidi laŭ niaj deziroj, kaj ne laŭ la faktoj, neniam forestas. Sed trompo estas trompo, kiaj ajn la faktoroj, kiuj kondukas al ĝi. Kaj trompi la homojn estas maldemokratie.
Oni kredigas al la neanglalingvanoj, ke eblas bone regi la anglan. Trompo. Tiu eblo ekzistas nur por parto de la ĝermanlingva loĝantaro, kaj por tiuj, kiuj povas studi dum kvar aŭ kvin jaroj en anglalingva universitato. Eĉ post tio neegaleco kun denaskaj anglalingvanoj plu restas.
Oni kredigas, ke lerneja instruado kondukas al regado de la angla. La plimulto el la gejunuloj efektive imagas, ke fininte la kursojn de angla lingvo, ili efektive bone scipovos la lingvon. Trompo. En esploro farita en Hanovro ĉe 3700 studentoj kun ok ĝis dek jaroj da angla lingvo montriĝis, ke nur 1% povis esti klasita en la kategorion "tre bone scipovas" kaj nur 4% en la kategorion "bone scipovas". La esploro montris ankaŭ, ke la plimulto el la junuloj havis grandajn iluziojn pri sia nivelo: 34% taksis sin "tre bonaj" kaj 38% "bonaj". Sintrompo. Objektiveco, ĉefe pri si, ĉiam malfacilas. Bedaŭrinde, tiuj sintrompoj agas kontraŭ demokratio, ĉar ili plifortigas la aliajn trompojn.
Oni kredigas, ke, post kiam oni lernis la anglan, oni povas komuniki ĉie en la mondo. Trompo. En kontinenta Eŭropo pli ol 90% el la loĝantaro ne kapablas kompreni simplan specimenon de ĉiutaga angla lingvo. Provu angle interkompreniĝi kun iu renkontita surstrate en Pollando aŭ Francio. Vi konstatos, ke oni trompis vin pri la universaleco de la angla.
Oni kredigas, ke la superregado de la angla kiel ununura mondlingvo estas definitiva, ke temas pri io fatala, kaj ke estas do absurde proponi ŝanĝi la sistemon, eĉ se nur post ia relative longa transira periodo. Historio instruas al ni, ke tiaj juĝoj havas pli da ŝancoj mistrafi ol pravi. Neniu scias, kio okazos morgaŭ. Prezenti supozon kiel realon estas trompi.
Oni trompas la homojn kaŝante, kiagrade la prononco de la angla igas ĝin lingvo tute aparta, pli malfacile elparolebla ol la plimulto el la lingvoj por la plimulto el la homoj. Oni evitas diri, ke la granda nombro – 24 – da vokalsonoj kaj la ĉeesto de sono kiel (th), kiu ne ekzistas en la lingvoj de 82% el la eŭropanoj, estas konstantaj fontoj de miskomprenoj kaj multobligas la riskojn aperi ridinda. Percepti kaj reprodukti la diferencojn interfourteen, fourty, thirteen, thirty, aŭ inter soaks, socks, sucks, sacks, sex, six. seeks ktp estas neeble por la plimulto el niaj samplanedanoj.
La angla postulas duoble pli da peno ol mezuma lingvo por enmensigi al si ĝian vortprovizon, sed tion oni neniam emfazas. Trompo. En preskaŭ ĉiuj lingvoj ekzistas memorfaciliga formrilato inter vortoj esprimantaj rilataj konceptoj: oni derivas luna el luno, dentisto el dento, malarmado [senarmiligado] el armi. En la angla necesas ĉiufoje lerni du malsamajn vortojn: moon / lunar, tooth / dentist, weapon / disarmament. Krome, oni ne posedas la anglan, se oni ne konas la milojn da duoblaĵoj kiel buy / purchase, read / peruse, freedom / liberty, threat / menace, ktp. La granda plimulto el la lingvoj tre bone funkcias sen tia plenŝtopita vortujo.
Oni subkomprenigas, ke la angla estas normala lingvo, same preciza kiel la aliaj. Trompo. Ĝi estas klare pli malpreciza, ĉar mankas al ĝi gramatikaj signoj kaj ĉar la signifkampoj [semantikaj kampoj] ofte estas en ĝi tro vastaj. Jen ekzemploj:
Develop an industry povas signifi same "starigi industrion", "krei industrion, kie industrio ankoraŭ ne ekzistas", kiel "disvolvi, ampleksigi am ekzistantan industrion".
Bush warned against attacking Iran povas signifi kaj "Bush avertis kontraŭ la ideo ataki Iranon" kaj "Bush (estis) avertita (de iuj aliaj) kontraŭ la ideo ataki Iranon".
De mi konata interpretistino komencis traduki Iraqis today have no power kiel "Irakanoj hodiaŭ ne havas (politikan) povon, ne havas potencon", kaj nur post kelkaj minutoj pro la sekvo de la parolado komprenis, ke ŝi estus devinta diri "Hodiaŭ estas tago sen elektro-energio en Irako".
English teacher povas rilati same al anglo instruanta matematikon kiel al hungara instruisto de la angla lingvo.Mi povus prezenti multegajn ekzemplojn, sed tiuj verŝajne sufiĉos. Mi laboris en relative multaj lingvoj, sed neniu de mi konata estas same dubsenca kiel la angla. Tio estas tre ĝena en la jura kaj scienca kampoj.
Oni diras, ke Esperanto estas hobio, amatoraĵo, fantazia utopio, kiu ne vere funkcias. Trompo. Se oni komparas ĝin en la praktiko al aliaj rimedoj internacie komuniki – altnivela angla, fuŝa angla, samtempa aŭ sekva interpretado, gestoj kaj balbutado de aĉe regata lingvo, ktp – oni konstatas, ke ĝi tre superas ilin, kvankam ĝi ne devigas investi eĉ groŝon en lingvan komunikadon, kaj kvankam ĝi postulas ege malpli da peno (je sama aĝo kaj sama nombro da semajnaj horoj, ses monatoj da Esperanto havigas komunikkapablon, kiun oni ankoraŭ ne atingis post ses jaroj en alia lingvo, inkluzive de la angla). La rilato efikeco / kosto estas nete pli favora ĉe alpreno de Esperanto ol de la aliaj sistemoj. (Tiurilate vd Claude Piron, "Communication linguistique : Étude comparative faite sur le terrain, Language Problems & Language Planning, vol. 26, 1, 23-50 aŭ
http://claudepiron.free.fr/articlesenesperanto/esploro.htm ) [La ret-adreso estas tiu de la esperanta versio: la artikolo ekzistas ankaŭ en aliaj lingvoj, jene: angla: http://claudepiron.free.fr/articlesenanglais/communication.htm nederlanda: http://claudepiron.free.fr/articlesenneerlandais/taalkundige.htm itala: http://claudepiron.free.fr/articlesenitalien/studio.htm]
Oni kredigas, ke la angla estas la sola maniero reagi al la defio, kiun starigas la lingvodiverseco, kaj ke la kostoj, kiujn ĝia uzo okazigas, estas neglektindaj kaj neredukteblaj. Trompo. Kostoj konsiderinde malaltiĝus, same en la instruado kiel en la internaciaj rilatoj, se Esperanto anstataŭus la anglan. Ekonomiisto François Grin kalkulis, ke se Eŭropo alprenus Esperanton, tio signifus ŝparon de 25 miliardoj da eŭroj ĉiujare. Oni kredigas ankaŭ, ke la kvazaŭ-monopolo de la angla en lingvoinstruado ne havas malavantaĝojn. Trompo. Ĝia anstataŭigo per Esperanto ebligus dediĉi al aliaj lingvoj la centojn da horoj, kiuj fariĝus liberaj pro la ege pli rapida asimilado de Esperanto, kio kreus veran diversigon de lingvoinstruado. Lernejoj tiel respegulus la kulturan diversecon, dum ili nun devas ĉefe elmeti la junajn mensojn al ununura kulturo fakte — sed neniam eksplicite — prezentita, pro manko de veraj konkurantaj lingvoj, kiel supera al la aliaj.
Resume, la lingva organizo de Eŭropo, kaj verdire de la tuta mondo, baziĝas sur impresa kvanto da trompoj, kiuj ripetiĝas de parolado al parolado, de artikolo al artikolo, egale ĉu la disvastigantoj de malveroj tion faras intence aŭ ĉu — kio certe estas la plej ofta okazo — ili simple ripetas, kion ĉiuj supraĵe diras, ne zorgante kontroli la faktojn kaj ne pensante pri la konsekvencoj de sia konduto.
Kion vi intencas fari, Sinjoro Komisionano, kion la Komisiono intencas fari por restarigi la veron? La elekto de la angla kiel superreganta komunikilo neniam estis objekto de demokratia decido, neniam oni honeste informis la publikon, neniam oni lasis la civitanojn libere elekti. Vera demokratia spirito postulas, ke la respondeculoj objektive informiĝu pri la karakterizoj de la diversaj opcioj, objektive kaj honeste informu pri ili la publikon, atentigu ĝin pri la tromado, al kiu ĝi eventuale estas elmetita, kaj lasu ĝin libere decidi. Ĉu vi kontestas tiun vidpunkton? Se jes, sur kio vi bazas vian starpunkton?
Se la Komisiono plu sekvas la vojon de inerteco, ni scios, ke demokratio povas nenion esperi de la eŭropaj institucioj. Ĉia trompo, eĉ se purintence [bonafide] disvastigata povas konduki nur al kontraŭdemokratia evoluo.
Claude Piron

IZOLO

Kálmán Kalocsay

Pli kaj pli la izolo de ekzilo
Min ĉirkaŭfermas: inter la tumulto,
Kaj tamen sola, sola, en azilo

De sentoj fremdaj al la granda multo,
Mi vivas fremde, mire, senkomprene,
Kiel de praa, senadepta kulto

La lasta pastro, kiu surpostene
Persistas, kaj en la malplena templo
L' antikvan riton gardas malserene,

Izole, rustiĝinte de kontemplo
Silenta, reve pri l' malnova brilo,
Senfrate, ekzilite el la tempo;

Aŭ kiel la krevinta sonorilo,
Kiu en la duonruina turo
Silentas, forgesinte pri l' jubilo

De himnoj en dezerto,kien spuro
De hom' ne, gvidas plu; kaj kiu psalme
Neniam vokas plu al preĝmurmuro:

Nur vent' eksvingas ĝin danĝeralarme...
1938

Segunda-feira, Abril 07, 2008

ooVoo


Hodiaŭ mi havis tre bonan impresiĝeman sperton pere de la plej nova enreta sistemo de komunikiĝado, jes... Ĉu vi ion aŭdis pri ooVoo - sistemon???? Ne! Kia bedaŭro! Tamen de nun ne perdu plu vian tempon; iru al ligadreson (www.oovoo.com ) elektu la lingvon plej konvenan por vi kaj elŝutu la programon...Certe ankaŭ vi havos la pozitivan opinion pri ĝi .Mi rimarkis kelkajn avantaĝojn kompare al Skajpo.El ili (la plej altvalora) estas video-konferencoj kun pli da homoj samtempe..Ja! Dum la hodiaŭa mateno (brazila-tempo) mi aŭdvide konversaciis kun Tsukuru (Japanio), Ladislao (Hungario) kaj Yu Yuong -ae(Koreio).Ja! La bonkvalito de sono kaj video suprizis min kaj eĉ ebleco fotkopii kaj surbendigi la konversacion estas uzeblaj. Facile estas plenigi la profilon kaj aperigi montrantan foton.Sendado de arkivoj kaj fotografaĵoj estas permesata.Nur ankoraŭ mankas "serĉilo" por esperantistoj.Tamen kiel plej rapide iu okupiĝos pri tio. Certe!




Resume...OoVoo estas fakte konsilinda programo...laŭ Karesema-parolo.

Sábado, Abril 05, 2008

Andreo CSEH




Ĉu vi scias kiu estis Andreo CSEH?

Li naskiĝis la 12-an de septembro de 1895 en Marosludas( nun Ludus en Rumanio) antaŭ 104 jaroj.Li lernis Esperanton en 1919, ĝuste kiam li fariĝis rom-katolika pastro.

En SIBIU, en 1920 li ellaboris sian faman instrunetodon, vaste konata ĝis hodiaŭ, kiel Ĉe metodo, kaj helpe de ĝi li iris triumfan vojon en la Esperanto-Movado.

En 1924 li iĝis sekretario de Internacia centra Komitato en Ĝenovo. Inter liaj disĉiploj troviĝas konataj homoj en nia movado, kiel Julio Baghy, Jean Forge, Tiberiu Morariu, Margarete Saxl, Henrike Sppik, Lidia Zamenhof ktp.

Kune ku gesinjoroj ISBRUCKER li fondis la Internacian Cseh-Instituton en Mederlando, kies nomon poste ŝanĝiĝis al Internacia Esperanto-Instituto.

En 1932 li kreis la revuon " LA PRAKTIKO", kiun li gvidis kaj redaktis dum ĉirkaŭ 30 jaroj. Li estis ankaŭ la kreinto de la E-monunuo, la " STELO". Andreo CSEH estis honora membro de UEA lak kunfondinto de la Universala Ligo.

Kelkaj reguloj por sankonserva manĝado




Manĝu malrapide, bone maĉante la manĝaĵon. Tio rapidigas la ensanigiĝon de la nutrosubstancoj en la digesta vojo, kaj ni havos senton de sateco ankaŭ post modesta manĝo.

La salivo helpas digesti la nutraĵon kaj bona maĉado estas kvazaŭ duono de digesto, krome tio resanigas malsanan stomakon.

Manĝi oni devas en senstreĉa humoro kaj ĝuante la manĝadon. La manĝado devas esti agrabla, sed ne intermiksi tion kun la senco...manĝi por ĝui.

En bona humoro kaj agrabla medio manĝita nutraĵo digestiĝas pli bone.

La manĝon ne tuŝu antaŭ la tablopreĝo. Post la fino de la manĝado danku Kreinton pro la donita manĝo.


Estonio/ El Saniga Menuo