Tuesday, June 17, 2008

La trajno ZAMENHOF startos la vojon...






Dank’ al la afabla helpo de la Direkcio de Regiona Trajna Kampanio en Bjalistoko, laŭ la propono de la Urbestro de Bjalistoko, en la somera horaro ekestos la trajno ZAMENHOF.
La 1-an de junio 2008 ĝi startos la unuan fojon longan vojon de Bjalistoko al Bielsko-Biała kaj pasos la distancon de 544 kilometroj dum 7 horoj 48 minutoj.Sur la kajo, apud la trajno, okazos solena adiaŭo de la trajno kaj de Ludoviko kaj Klara Zamenhof, kiuj kuraccele forvojaĝos „al akvoj”.Survoje, ĉe la stacidomo de Varsovio kaj Katovice salutos la familion Zamenhof esperantistoj atendantaj sur kajoj. Surloke, en Bielsko-Biała, gesinjoroj Zamenhof renkontiĝos kun la honora komitato, kiu sub la gvido de eŭrodeputino Margerita Handzlik atendos ilian alvenon. Posttagmeze ĉiuj partoprenos la feston okaze de Internacia Tago de Infano, reklamos Esperanton kaj la naskiĝurbon de Ludoviko Zamenhof. Pri la vestaĵo el la epoko por la fam. Zamenhof zorgos la Dramteatro en Bjalistoko. En la trajno estos disdonitaj flugfolioj pri Esperanto kaj Bjalistoko. La evento okazos sub la media protekto de la TV Bialystok kaj la televidkanalo TVN.