(Poemo)7-27-96 Ruben Feldman Gonzalez -ALASKA-RFG vivis en Alaska de 93 al 98.
Nun li vivas en Meksiko.
Ili venis denove.
Ili vane serĉis siajn ombrojn sub la senĉesa suno
en la Arktika somero.
Ili volis ombrigi.Ili nur volis fari ion:
humidigi la teron,elleviĝi en la floro
kaj en la spacaromo fariĝi ĉielo.
Esti io. Fari ion.
Mi diris ke mi estas maljuna por revolucioj,
sed ili nur volis ŝteli miajn neeblajn memorojn,
mia deziro por reiri al Argentinio.
Tial ili revenis ankoaŭ.
Ne estis io tre kompleksa nek adoleska.
Nur ombro,aromo, ĉielo.
Ili ne parolis pri ŝteli pistolmaŝinojn
nek pri senesperaj edzinoj kaj patrinoj.
Mi premis la manon de Arnulfo,
ĝi fariĝis gitaro.
Mi ekkaptis de Francisko maleolonkajn
li fariĝis ĝermo de hobojo.
Mi petegis kunnaĝi en Altoverde
kiel iamanaŭ ol la konstruo de la riverdigo.
Sed mi jam alparolis la meznoktan sunon
kiu pentris la glason de fenestro malvarma.
Mi provis kanti kanzonon argentinan
por allogi ilin plurestadi.
Ili venas laŭvole,
neformalekaj eke malaperas laŭkutime.
Eble ili fariĝis terakvo kaj kreskas en la pinoj.
Ne troveblas en Alaska "tujubirdoj" nek "cejboj.
"Ne estas Parana-naĝo por renkonti horizontan sunon.
Ni ne plu estas tiuj junaj revemuloj.
Ili devus zorgi pli pri mia sano...
ili veni denove ne devus ( "ŝercemuloj").
Mi flustre ripetos ke la memoroj estas miaj
eĉ se ili venas kaj reiras kiel "montoneros".
Ili bone scias.
Ne estas ombroj ĉi tie.
Ne eĉ en la aromo de la arboligno.
Kaj ankaŭ malofte estas memoroj
ne eĉ en la eka,torenta pluvegado.
Kelkfoje,nur,milda gitaro
en la lumega alaska noktomezo.
Kvazaŭ cigano,ludante argentinan zambon
staranta sur mia koro vagabonda.
Ili ne estas plu en la gitarsono...
Eble en la pluvo ?
Ĉu ili tie reve-rondas ?
Ho,amikoj,ne ludu plu kun mi
mi devas dormi.Dimanĉo estas moraŭ.
Kion vi faros se mia koro muzikiĝas ?
Kion se mi ebrias pro ega forgeso ?
Por ilia reveno ne estas ĉeso !
La somero alportas maldormon nostalgian
kaj la subtilan flustron de pinfoliaro verda !
La flustro inventas ilin ĉiujn
kaj en ĝi ili laŭkutime malaperas.


