Sábado, Novembro 24, 2007

Eleganteco de simio





Redaktis Paulo S. Viana


Saĝulo iradis sur montoj, kiam aperis reĝo kun sia sekvantaro. Ili intencis tendumi apud lago. La saĝa homo suportis malnovan veston, kun alkudritaj pecoj, longe uzitaj sandaloj, kun truoj kaj kudra liano kiel ŝnuro.

La reĝo kompatis lin.

" Majstro, mi ne supozis, ke vi vivas tiel malfacile", li ekkriis.

" Mi ne vivas malfacile, mi ne estas malfeliĉa", respondis la alia. La sola malfeliĉo por saĝa homo estas la neebleco transdoni saĝon. Ne oportuna estas la nuna tempo por filozofoj."

" Kion vi celas per tiuj vortoj? "

" Kiam simio grimpas sur arbojn, ĝi saltas de branĉo al branĉo, eleganta kiel birdo. Sed kiam ĝi iras sur grundo, meze inter arbustoj kaj herbaĉo, tiam lia irado estas ridinda. Same aspektas saĝulo, kiam li ne havas disĉiplon inter princoj. Se lin sekvas liaj lernantoj, tiam lia koro pleniĝas. Ĉi tiu ja estas la vera riĉeco, ĉar la scio, kiun vi transdonas estas eterne via!

Korpoj de Harpo





Redaktis Paŭlo S. Viana


Iam vivis junulo, kiu havis delikatan sanon kaj naskiĝis en riĉa familio. Ĉar li serioze deziris akiri saĝecon. li fariĝis disĉiplo de famekonata saĝulo. Por atingi sian celon, li tiel multe klopodadis, ke liaj piedoj sangadis.

La saĝulo ekkompatis lin kaj diris:

" Mia kara junulo, ĉu vi jam studis harpoludadon? Se jes, certe vi scias, ke harpo ne produktas muzikon, se ĝiaj kordoj estas tro streĉitaj aŭ tro malstreĉitaj. Muzikon oni aŭdas nur se la kordoj estas ĝuste metitaj."

Kaj la saĝulo plu instruis:

" Akirado de saĝeco estas precize sama kiel alĝustigo de harpokordoj.Ne eblas atingi ĝin, se la kordoj de via menso kuŝas tro streĉitaj aŭ tro molaj. Vi estu ĉiam atenta kaj agadu prudenta."

Post longa meditado pri tiu instruo la junulo fine atingis sial celon.

Segunda-feira, Novembro 19, 2007

Multilinguismo

Jen mia ankoraux freŝa teksto n-ro 355 en forumo de UE Komisaro L. Orban sur Google paĝo
Estime Edward.

Estimata Sinjoro Komisaro L. Orban!
Mi konsentas kun argumentoj, ke por kompreniĝo inter Eŭropanoj (kaj ne nur, sed ĝenerale ankaŭ inter popoloj de la mondo) oni devus koni – krom sia gepatra – ankaŭ lingvojn de aliaj popoloj, ĉar paroli per gestoj ne sukcesus en multaj konkretaj negocoj. Vi substrekas gravecon de lingvokonoj en konkuraj atingaĵoj de firmaoj kaj socimoviĝoj de EU civitanoj, sed vi ne konsideras la fakton, ke ne ĉiu homo – eĉ plej bone edukita – kapablas ellerni almenaŭ unu fremdan lingvon, kiu kutime enhavas malfacilan gramatikon, ne dirante jam pri multlingveco, kiu restas nur revo nerealigebla por mezkapaplaj homoj. Tial plej bona solvo estus en tiu situacio – krom la gepatra – dua helplingvo, kies gramatiko estus tiom facila, ke ĉiu civitano povus ĝin ellerni en rekordtempo. Krom tio, ĝi devus esti ne nacia , sed neŭtrala, ĉar alimaniere, kiel instruas historio, en EU ni povus havi ripeton el estinta Jugoslavio. Kaj tia lingvo jam delonge ekzistas. Tio estas ESPERANTO, kiu malgraŭ konkurode multaj planlingvoj transdaŭris plej longe kaj posedas milionojn adeptojn.
Ĉu gramatiko de Esperanto estas logika kaj kial? Jes, ĝi estas logika. Ĉi tie mi citos fragmenton el enkonduko al esperanto lernolibro kies aŭtoro estas Edward Janicki. Miljaroj pasigitaj far milionoj da homoj super lernado de fremdaj lingvoj, senbezone perdita giganta energio de cerboj kaj miliardaj monsumoj, tute senbezone elspezitaj tiucele – urĝe vokas neceson de internacia helplingvo en mondo. Esencaj malfacilaĵoj ĉe organizado de internaciaj renkontoj konsistas el tio, ke estas bezonataj multaj tradukistoj kaj multekostaj disaŭdigiloj. Do ĝuste tial la internaciaj konferencoj kostas tiom da peno, mono kaj tempo. Tiujn ĉi malfacilaĵojn kapablas solvi nur ekzisto de unu internacia helplingvo kaj pri konvinkiĝo de tiu ideo far altestimataj de l’ ĉi mondo laboras esperantistoj el la ĉiuj kontinentoj. Neeblas ĉi tie preterpasi emocian aspekton, kiam en tiu ĉi lingvo sen iuj ajn rezervoj kaj klarecoj Aziano perfekte povas interkompreniĝi kun Eŭropano, Afrikano kun Amerikano.Esperantismo ĉirkaŭvolvis la tutan mondon tiasence, ke sur la tuta terglobo ne ekzistas lando, agnoskata kiel kultura, en kiu ne estus organizataj esperanto-centroj. Lingvo Esperanto, bazita je profundaj studoj kaj ekzaktaj sciencaj premisoj, estas ĝuste la vivanta lingvo, simpligita ĝis ekstrema ebleco. Ĝi estas la lingvo tiom simpla kaj facila, ke por kontentiga ekrego ties far kapablaj homoj sufiĉas apenaŭ kelksemajna peno.
Edward Jaśkiewicz

Jules Verne kaj Esperanto.





Vojaĝo al la Luno, krozoj en la abismaj profundoj, novaj energioj, gigantaj kanonoj kaj strangaj maŝinoj, la scienca mirindeco de "Eksterordinaraj vojaĝoj" de Jules Verne antaŭvidis multon.
Oni malpli scias, ke la mireginda anticipanto, je la fino de sia vivo, entuziasmiĝis por la ideo de universala lingvo kaj pli precize por Esperanto, kies bazojn Doktoro Zamenhof publikigis en 1887.
Jam, en "Dudek mil mejloj sub la maroj", la kapitano Nemo kaj lia ŝipanaro uzis misteran idiomon kaj en "La eterna Adamo" Jules Verne skribis pri la lingvo de niaj malproskimaj idoj de futura Atlantido.
Jam ankaŭ, dum la jaroj 1880, Jules Verne aŭdis paroli pri la Volapuko, la efemera antaŭ-pioniro de Esperanto, konversaciante en sia jaĥto la "Saint-Michel", kun sia amiko, la juna deputito Raoul Duval, arda partizano de tiu idiomo, imagita en 1879, de germana prelato, J. M. Schleyer.
Je la komenco de 1903, esperantista grupo estis kreita en Amiens, kie Jules Verne loĝis, dank'al la impulso de Sinjoroj Charles Tassencourt, negocianto, amiko de la verkisto kaj Joseph Dellour, subestro de liceo.
Interrompita romano
Jules Verne akceptis kun entuziasmo la prezidentecon de tiu nova grupo kaj promesis al siaj amikoj skribi romanon en kiu li priskribos la meritojn de Esperanto. La verkisto komencis la laboron sed lia morto, la 24an marto 1905, interrompis lian verkon...
La skizo estis uzita por la redakto de la romano "la miriga aventuro de la Misio Barzak" kies unua parto ĝi estas kaj kiu estis finverkita de Michel Verne, filo de la verkisto, el la notoj lasitaj de lia patro, sed... en tiu verko eldonita en 1919, oni ne plu trovas aludon pri Esperanto!
La afero reaperis kiam, en 1981, la urbo de Nantes akiris multajn neeldonitaĵojn, restintajn en la arkivoj de Jules Verne. Ilia aktuala publikigo ebligas malkovri, ke unu el tiuj manskribaĵoj estas la komenco de "Vojaĝo de studo", la fama romano, kie Jules Verne deziris doni rolon al Esperanto.
Tiuj manskribaĵoj estas eldonitaj en pluraj volumoj, de la eldono "éditions du Cherche-Midi" kaj "Vojaĝo de studo" ĵus aperis en la volumo "Sankta Karlo" ("San Carlo"), titolo de unu el la tekstoj de la libro.
Tiu rakonto prezentas la membrojn de stud-komisiono, sendita en la kernon de Afriko kaj kiu konsistas interalie el Ruso, Nikolao Vanof, komisiita por instrui Esperanton al la membroj de la ekspedicio.
La verkisto provizore lasis blankaj en sia mankribaĵo la tekstojn tradukendajn poste al Esperanto, imaginte ke "Esperanto, de pluraj jaroj, eniris la vastajn regionojn de centra Afriko, por la plej granda profito de la civilizo kaj de la komerco."
Finfine, lia prescienco de anticipanto eble ankoraŭ ĝuste vidis por la estonteco, ĉar de kelkaj jaroj, asocioj de Esperanto-parolantoj kreiĝas en diversaj landoj de Nigra Afriko.


Artikolo aperinta en la franca ĵurnalo LE COURRIER DE L'OUEST 1993/07/28

ASTERIKS





Prezenti al la leganto Asteriks la gaŭlon, tio ŝajnas ja tute nenecesa klopodo. Ĉu ekzistas iu, kiu ankoraŭ ne konas la bravan gaŭlon kaj liajn amikojn, kiuj nun jam de pli ol 30 jaroj (kaj ĉiam sukcese!) rezistas la romiajn invadintojn? Nu, tamen, tiu ĉi Asteriks-paĝo en la reto estus nekompleta sen almenaŭ eta enkonduko al la historia fono.
En la jaro 50 a.Kr. la tuta Gaŭlujo (antikva nomo de Francujo) estas okupita de la romianoj. Ĉu la tuta? Ne! Unu vilaĝo de nevenkeblaj gaŭloj ne ĉesas rezisti al la invadintoj. Julio Cezaro, romia imperiestro, per ĉiam novaj rimedoj klopodas rompi ilian kontraŭstaron. Sed ne ĉiam nur estas la romiaj legianoj kiuj minacas la pacon de la eta gaŭla vilaĝo: Ofte estas la homa, la tre homa karaktero de la gaŭloj mem kiu endanĝerigas ilian idilion. Tamen per la ruzo de la militisto Asteriks, la muskolforto de lia kunbatalanto Obeliks, la saĝo kaj magio de la druido Miraklomiks, kaj kelkfoje eĉ la misvoĉo de ilia bardo Malmuziks kiel sekretaj armoj ili ĝis nun ĉiam sukcesis defendi sin kontraŭ la batoj de l' sorto aŭ provokoj de Romo.
Ĉiujn aventurojn de Asteriks kaj liaj amikoj ĝuinde spicas lertaj vortludoj kaj aludoj, ofte literaturaj citaĵoj aŭ anakronismaj satiraĵoj pri nia hodiaŭa socio. Je pluraj okazoj la herooj vojaĝas eksterlanden, kio donas plezuran eblecon amikece primoki la kliŝajn kaj antaŭjuĝajn imagojn kiujn ni havas pri niaj eŭropaj (kaj foje eĉ ekstereŭropaj) najbaroj.
Asteriks (originale: Astérix) estas fame konata bildstria serio el Francio, kreita de René Goscinny (kiu verkis la serion) kaj Albert Uderzo (kiu desegnis la serion, kaj post la morto de Goscinny ankaŭ verkis ĝin). La serio ampleksas 30 volumojn.
Volumo 30 (verkita kaj desegnita de Uderzo) aperis en oktobro 1996.
La aventuroj de Asteriks estas tradukitaj al plurdek diversaj lingvoj, interalie tiel ekzotikaj kiel la ŝvaba, berna, frisa, kimra, islanda, afrikansa, birma, vjetnama, diversaj hindiaj, klasikaj latina kaj greka, kaj Esperanto. La tre impona listo de diversaj Asteriks-tradukoj estas videbla en la sube menciita TTT-ejo de Hendrik Jan Hoogeboom.


Asteriks parolas Esperanton!La unua Asteriks-volumo en Internacia Lingvo (kiu ankaŭ estas la unua en la franca originalo) enmondiĝis jam en la sepdekaj jaroj (iuj fontoj diras 1973, aliaj insistas pri 1979), per la grupa laboro de Internacia Tradukrondo. Gxi aperis ĉe la sama germana eldonejo kiu ankaŭ produktis la germanajn versiojn kaj en la sama bona preskvalito kiel tiuj. (Sxatantoj de kuriozaĵoj povas ĉasi la unusolan germanan vorton kiu erare postrestis en la esperanta eldono!)
Post tiu pionira sukceso ŝajne ĉiuj fortoj disipiĝis. Bedaŭrinde daŭris du jardekojn, ĝis kiam denove iu esperanta Asteriks ekvidis la mondan lumon. La nova vento blovis el tute ne atendita angulo: Meze en militsuferanta Zagrebo, la kroata eldonejo Izvori kun tradukanto Nedeljko Korasić reprenis la stafeton, kaj en densa jara sinsekvo lanĉis unu Asteriks-tradukon post la alia - ĝis nun jam tri, kaj pli da estas anoncitaj.


Se vi volas aĉeti Asteriks-librojn en Esperanto, turnu vin al unu el la konataj Esperanto-libroservoj, ekz-e tiu de UEA, de FEL, aŭ de ELNA, aŭ rekte al eldonejo Izvori, Trnjanska 47, 10000 Zagreb, Kroatio; izvori@bakal.hr (skribu prefere kroate aŭ angle!). Vidu ankaŭ sube pri iliaj TTT-paĝoj.