Segunda-feira, Novembro 05, 2007

Panjo





Poul Thorsen


Dum sia longa, diligenta vivo ŝi estis fragila, sed strange: Kiam vere maljuna, ŝi ekaspektis pli juna! Spitante ĉiajn malsanojn la oldulino elspiris 96-jara.
Ŝi naskis 8 infanojn, do gravedis dum 6 jaroj. Se oni konsideras oftajn fastojn - nur kun kaĉo - pro atakoj de migreno, stomakpertuboj, dent-doloroj, varikoj ktp. ktp., kiel atendi aperon saneskan?
Ŝi havis neestingeblan intereson pri malsanoj de aliaj, kaj kun koncerna kvalifiko sendube estus eminenta flegistino. Plej bonvena donaco iam de mi estis konsultlibro pri malsanoj. Ŝi forte kredis al alternativaj kuracoj, kaj pro evidenta fiksiĝo en la familia centro foje fidis al telefonaj konsiloj, eĉ trafadenaj manipuloj, kaj ĉiam tuj sentis sin pli bone.
Kompreneble en niaj modestaj loĝejoj ne estis loko por sufiĉa nombro da litoj. La infanaro duope dividis sin kaj tute reflekse lernis turniĝi samtempe. Ni nomis tiun manovron flekskuŝi. En severa vintro Panjo metis varmegajn brikojn sub niajn piedojn, kaj kiel forgesi kuracojn per brogantaj vindaĵoj, tusgutoj, lano surdorse, 7-speca oleo kaj grandegaj plastroj?
Kontraŭ kolikemo de nia patro doktoro iam preskribis ekskluzive laktomenuojn, do ankaŭ Panjo fidele nutris sin same. Finfine alia doktoro ordonis absolutan eviton de laktaĵoj, do same Panjo obeis tion dum jaroj.
La familio preskaŭ nomade translokiĝis. Ne nur al kamparo kaj returnen 8 jarojn poste, sed minimume al 12 lokoj en Kopenhago. Panjo kaj ni sidis sur mebloveturilo inter povraj ekipoj, ripete, rifuĝe, kiel birdidoj sub flugiloj.
Ŝi praktikis fortan solidaron kun suferantoj en kaj ekster la familio, eĉ ekster la nacio. "Ĉu ne Jesuo fakte estis socialisto?" - Do, kiel li ŝi klopodis helpi al malsatantoj, orfoj, lepruloj, rifuĝintoj. "Neniu venu senŝue al la paradizo!" Por si mem ŝi deziris nenion, sed ŝia kompato ampleksis la tutan mondon. Paradokse, mem ŝi neniam forlasis sian hejminsulon Selando, Danio.
Tiom pli ŝiaj infanoj, verdire, forflugis trans ĉiuj limoj. Ŝi rifuzadis kunvojaĝi - ankaŭ kun la nepoj, entute 16, al kies vundetoj tra la vivo ŝi same konsole blovetis, tiel transdonante siajn multajn talentojn.
Panjo certe kantis por mi jam antaŭ la naskiĝo. Matene ŝi vekis nin per himno, kaj ankoraŭ ofte ia parkeraĵo de tiam inspiras min. Ŝi laboradis ĝis malfrue, kaj same nature leviĝis unua por senfina zorgado pri la ĉiutaga trivialo, pri bagatelaj kaj grandaj problemoj: Ploro, aflikto, sed ankaŭ ridetoj kaj feliĉetoj.
En tiu epoko ekzistis fenomeno delonge forgesita: La krepuska horeto. Por ŝpari elektron, jes ja, sed ankaŭ por ĝui la momentojn de tio, kion la eskimoj nomas Kvartsiluni, t.e. plena malstreĉo dum kiu oni atendas ion svagan, kio nur pene travas sian vojon. El tiu silento naskiĝas la kantoj. Tiam ĉe sia fenestro Panjo ankoraŭ trovis lumeton por rebonigi eluzitan ŝtrumpon, triki koltukon aŭ ganton dum kanteto, rakonto aŭ rimaĵo. Poste ŝi foje per sia bela skribo verkis porokazan versaĵon kun perfekta formo kaj enhavo. Sen scii tion, ŝi estis poeto.


Notoj:El: Babile kun mi mem, Beletra 1996 kaj...La desegnaĵo el: El Popola Ĉinio 3/1997.