Terça-feira, Outubro 30, 2007

BONAN NOKTON!


Pri Rozo



La Malsana Rozo
tradukis A. D. Foote

Ho Roz’, vi malsanas!
La sekreta pesto
Fluganta dumnokte,
en kriĉa tempesto,

Vian liton karminan
De ĝojo elserĉis
Kaj per amo malluma
Vian vivon elsuĉas.


Ho rozo, vi febras . . .
tradukis Meva Maron

Ho rozo, vi febras
kaŝite la verm’
traflugas tenebron
dum hurlas la ŝtorm’

kaj liton esploras
plezuron en tru’
kaj sekrete amoros
por via detru’

La Ĝardeno de l’Amo



de William Blake
tradukis A. D. Foote

Mi iris Ĝardenon de l’Amo
Kaj jen estis stranga vido;
Oni meze Kapelon konstruis
Kie mi ofte ludadis sur verdo.

Kaj l’eniro al ĝi staris ferme,
Kaj “Ne licas” sur pordo mi legis,
Do min turnis Ĝardenon de l’Amo
Kiu tiom da floroj kreskigis;

Kaj trovis ĝin plena je tomboj,

Kaj ŝtonoj anstataŭ floraro;
Kaj faris jen mornaj klerikoj promenojn,
Kaj ligis per dornoj ĉi ĝojojn kaj celojn.

Interesa legaĵo





20 Harviestoun RoadDollarClackmannanshireScotland FK14 7HG
1987.01.26


Kara Ralph,
Kun granda plezuro mi ricevis vian leteron, kaj jes, mi memoras tiujn belajn (por mi) tagojn en Barrie, Ontario. Relative malofte mi ricevas sciigojn pri miaj iamaj studentoj, kaj do tiom pli ĝoje mi ekscias, ke vi ne nur daŭre esperantistas, sed ankaŭ vigle laboras en la.movado. Belege!
Vi faris interesan laboron pri Blake. Bedaŭrinde al via kolekto mi povas aldoni (ĉikune) nur unu bagatelan peceton: mia bibliografio identas kun la via, kun escepto de la traduko de Bicknell, por kiu mi vin kore dankas. De kelkaj jaroj mi ne tiel zorge‑konscience vartis mian bibliografion, kvankam iele‑iome. Skribinte tion, mi ekmemoris pri alia Blake‑traduko, de Donald Harlow, kaj ankaŭ ĝin mi aldonas. Krom tio mi aldonas por via intereso unu indekson pretigitan de mi—eble ĝi iam utilos. Vi pravas en tio, ke la studado de Esperanto estas tre malfacila, pro la manko de bibliotekoj esperantaj. Mi mem estas aparte bonŝanca, ĉar mi havas 3,500 esp‑librojn kaj revu‑kolektojn, plejparte jam binditajn; sed mi ofte demandas al mi, kiel post mia morto oni plej utile disponigu tion al la movado. Mi ne volus entombigi ĝin en iu kampara biblioteko, kie ĝi ŝimus neatendite. Cetere, tiu mia kolekto estas katalogita. Sed ĉio ĉi utilas al nura manpleno da interesitoj (krom al mi mem, kompreneble!).
Mi ne scias, kial “oni” ne tradukas Blake Esperanten. Verŝajne ĉiu elektas laŭ sia gusto: mi faris miajn Blake-tradukojn dum mia “Blake-periodo”, nome kiam mi la unuan fojon renkontis lian verkaron en serioza studkunteksto. Mi havas tiun kutimon. Kiam mi aliras novan por mi poeton kaj tiu ekplaĉas al mi, mi ne povas ne traduki kelkajn poemojn: per tradukado oni plej profunde ekkonas la originalojn. Alie, oni komisias al mi iun traduktaskon—ekzemple la Ŝekspirajn sonetojn. Sed io devas stimuli, kaj la tasko devas allogi. Kial vi ne provu pri Blake?
La Bulteno de la vaŝingtona societo estas tre interesa. Kaj en ĝi mi legis, ke du el miaj konatoj transloĝiĝis tien. Se vi havus eblecon, mi ŝatus ricevi de vi la nunan adreson de mia malnova amiko Charles Power, kiu ne bonvolis sciigi al mi sian translokiĝon. Kaj laŭeble salutu mianome Dron Nogueira—kaj demandu al li, kiam mi ricevos de li la poemojn promesitajn en Brazilo!!
Mi deziras al viaj laboroj sukceson,, kaj denove dankas, ke vi pensis kontakti min.
Tre kore via
Bill Auld [manskribite]
P.S. La vivo estas stranga kaj interesa. Mi tajpis tiun ĉi leteron hieraŭ je noktomezo, kaj hodiaŭ mi hazarde foliumis n‑ron 2 de LA KANCERKLINIKO, kaj kion mi trovis?—poemon de Kris Long kun la titolo “PRI NEVERKITA POEMO (kun citaĵoj el William Blake ‑blejk‑)". Mi sendas al vi fotokopion.
FONTO: Auld, William. Letero al Ralph Dumain, 1987.01.26. 1 p. Unua letero, responde al unua letero de R. Dumain, 1987.01.14. V. ankaŭ bildon (la originalan) de ĉi tiu teksto