Sexta-feira, Outubro 19, 2007
Pripensigaj frazoj
Via vizito!
Miaj geamikoj,
imagu mian ĝojon, kiam mi rimarkas, ke vi tie ĉi lasis komenton pri mia blogo.
Via vizito estas nepra necesa.Ĉiufoje ĝi donas al mi efektivan feliĉon.
Venu...mia blogo estas por Vi!
Kisetojn elefantajn!
Quinta-feira, Outubro 18, 2007
Esperanto O
O
Obstina kiel kapro.
Ofta festo, malplena kesto.
Ofte ĉapo de kampulo kovras kapon de saĝulo.
Ofte de kaǔzo senenhava venas efiko plej grava.
Ofte kantas la buŝo, kiam ploras la koro.
Ofte ligis malsaĝulo kaj (dek) saĝuloj malligi ne povas.
Ofte mano forgesas, kion buŝo promesas.
Ofte saĝulo vivas malriĉe kaj malsaĝulo feliĉe.
Okaza komplimento ne iras al testamento.
Okazo faras ŝteliston.
Okazon kaptu ĉe l’ kapo, ĉar la vosto estas glita.
Okulo avidas ĉion, kion vidas.
Okulo de mastro pli ol beno de pastro.
Okulo ne atentas, dorso eksentas.
Okulo ne vidis, pagu la sako.
Okuloj estas pli grandaj ol la ventro.
Okupi sen celo lokon sub ĉielo.
Oni akceptas laŭ vizago, oni forlasas laŭ saĝo.
Oni batas la oron, por provi ĝian valoron.
Oni batas ne la aĝon, sed la vizaĝon.
Oni batas per vipo, por ke sentu la ripo.
Oni batas, malkaresas, kaj eĉ plori ne permesas.
Oni bonon forgesos, malbonon memoras.
Oni donacas per speso kaj laborigas por spesmilo.
Oni ekkonas bovon per la vido kaj malsaĝulon per lia rido.
Oni elbatas kojnon per kojno.
Oni estas riĉa neniam sufiĉe.
Oni faris, oni ĉesis, kaj ni ĉion forgesis.
Oni invitas - venu; oni donacas - prenu.
Oni komencas per ŝteletoj kaj finas per ŝtelegoj.
Oni konsilas kaj konsolas, sed helpi ne volas.
Fonto:PROVERBARO de Dr. Zamenhof
You Tube/ Esperanto
Mi klopodis navigi pere de tiu kanalo al tre bonaj instruaj videoj en Esperanto.La videoj vere estas konsilindaj.
La kanto de la du amikoj!
http://www.youtube.com/watch?v=4LG97YFnAQ0
Klaku la ligilon supren kaj ĝuu tre amuzan kaj ĝojan kanton.



