Quarta-feira, Outubro 03, 2007

Novaj rakontoj pri lupo




Unue aperis en El Popola Ĉinio 1991/6, p. 45

I
Lupo, kiu atakis ŝafaron, estis mordvundita de hundo. Ĝi falis kaj ne povis iri serĉi manĝaĵon. Ĝi volis trinki akvon de proksima rivereto, sed ne povis sin movi.
En tiu momento venis ŝafido de malproksime. La lupo petis la ŝafidon senforte: "Fraĉjo mia, mi tre soifas. Bonvolu tuj preni por mi iom da akvo!"
La ŝafido rigardis la lupon kaj diris kapskue: "Mi ne povas servi al vi."
"Hm!" apenaŭ ekkoleris la lupo, ĝi tuj sin detenis, ĉar subite ekdoloregis ĝia vundo. "Mi grave vundiĝis kaj ne povas moviĝi. Ĉu vi ne kompatas min?"
La ŝafido skuis la kapon refoje.
La lupo petegis kun larmoj en la okuloj: "Helpu min, fraĉjo mia! Se vi donos al mi iom da akvo, mi ricevos forton por stariĝi kaj serĉi manĝaĵon. Se ne, mi mortos de malsato kaj soifo."
"Se mi donus al vi akvon, vi povus stariĝi kaj kruele formanĝi min," la ŝafido rifuzis kaj foriris.
II
Lupo kaj vulpo jam ĵuris, ke ili ĉiam estos bonaj amikoj kaj helpos unu la alian en malfacilo.
Iun tagon la lupo falis en riveron kaj kriis helpon. Aŭdinte la krion, la vulpo tuj alkuris.
"Tuj savu min, mia bona amiko!"
"Kompreneble ni estas bonaj amikoj. Sed per kio vi rekompencos min por la savo?"
Tion aŭdinte, la lupo tre koleris, sed havis neniun rimedon krom promesi: "Hieraŭ vespere mi ŝtelis unu ŝafon, formanĝis duonon kaj konservis la alian duonon en la hejmo. Mi donacos al vi la ceteran, se vi savos min."
"Bonege! Sed mi perdis la forton pro malsato kaj ne povas savi vin. Mi unue devas manĝi la ŝafaĵon en via hejmo por reakiri la forton kaj poste revenos savi vin," la vulpo diris kaj foriris.
"Kio! Vi estas eĉ tia `amiko'!" kolere kriis la lupo.
La vulpo returnis la kapon kaj ridis: "Ha, ha! Ĉu vi forgesis, ke mi estas vulpo? Post via falo en la riveron mi ne ĵetis ŝtonon sur vian kapon. Tio jam pruvas, ke mi estas via bona amiko!"

Vivominaco




Telefono trilis nokte en policejo.Angora voĉo petas helpon.

" Rapide venu ĉi tien ...kato invadis mian hejmon!"

Sed, kato?...do ne gravas.

" Venu, venu tre urĝe;;ĝi tuj mortigos min."

Sed, kiu parolas?

" Mi, la papago! "

La mallumo, naskiĝanta de malkon´, enkatenigas la animon per stulteco, malvigleco kaj vantemo.

Pluvis la floroj.




Pluvis la floroj, pluvis

je l´tempo frumatena;

pro l´petaloj la rozo

laviĝas larmoplena.


Pluvis la floroj, pluvis

tagmeze, dum sunbrulo;

pro l´petaloj la rozon

paligas, jen, makulo.


Pluvis la floroj, pluvis,

vesperkrepusko ruĝis,

folioj palaj falis,

el kor´ la vivo fuĝis.


Milos Ĉervinka

(1853-1891)

Pli da cindro




En Egiptujo la junuloj devas aĉeti siajn edzinojn. Ĉar ili rajtas levi la vualon de la elektito nur en la nokto de la nupto, ili plej ofte devas " aĉeti la katon en la sako" . Tamen ekziztas feliĉa regulo laŭ kiu la junulo rajtas refaligi la vualon, se la surprizo estas tro granda. Tiukaze la geedziĝo ne validas.

Iam junulo en sia nupta vespero revenis kurege en la ĉambron de sia familio; tute senespera li estis; li laŭte vekriis, disŝiris siajn vestojn, tordis la manojn kaj ŝutis cindron sur sian kapon.

La patro sentis kompaton al la kruele trafita filo kaj fine decidis eniri la nuptan ĉambron por mem konstati, ĉu vere la edzineto estas tiom aĉa.

Momenton poste li saltis tra la pordeto kun terura mieno kriante:

" Pli da cindro, pli da cindro! "

En la tramo


Ana estas 5 jara knabineto. Ŝi ŝatas konstante babili. Sidante en la tramo, ŝi ofte diras al la patrino ion pri la aliaj pasaĝeroj. La patrino ĉiufoje malpermesas tion. Ŝajner la admono fine havas la dezirantan efikon.

Jen kio okazas:

Ana kaj la patrino sidas iutage en la tramo. Sur la alia benko sidas korpulenta, okulfrape vestita sinjorino. Ŝiaj ne tute puraj fingroj estas plenplenaj de ringoj.Ŝi havas akre ruĝajn lipojn kaj dikan tavolon da pudro sur la grasaj vangoj.

Ana rigardadas ŝin, sed kiel obeema knabineto ŝi diras nenion. Fine ŝi tamen ne plu povas rezizti:

" Panjo, pri tiu sinjorino mi parolos al vi, kiam ni estos hejme! "

La feliĉo!





Mi scias ke vi deziras

kiu ne deziras ĝin?

ke feliĉ´ favoru vin;

je ĝia rid´vi aspiras.


Sed ne serĉu ĝin en oro,

nek en aĉet´aŭ en vend´,

nek del´plezur´ en moment´,

per kiu trompiĝas koro.


Ne serĉu ĝin en korflamo,

baldaŭ estingiĝos ĝi,

ne serĉu en fantazi´,

nek en brilo de gloramo.


Se vi min obei penos,

agu laŭ mia konsil´

konata dum jaroj mil:

Ne serĉu ĝin, mem ĝi venos!


Roc Alcells