Sexta-feira, Agosto 31, 2007






La gaŭĉan Esperanto-movadon alklasigas en laŭdindan kategorion la valora laboro de la gaŭca-esperantoj.La estraro de GEA (Gaŭca Esperanto Asocio) arde laboras por faligi ĉian ajn nesupereblan obstaklon survoje al sukceso de la movado . Gratulon ĉefe al la brila junulo nomata Marcelo Stoduto kaj mi uzas la okazon por danki al li por ĉiu informilo pri nia gaŭĉa asocio, adresita al mi.


Kordankon al S-ro César Dorneles Soares pro la interesa " Gaja Haveno" sendependa E-informilo, kiun mi ricevas pomonate.


Al S-ro Vaske, intelekta homo...kapabla krom emocia kaj sentema, sinceran dankon pro la sagaca , eltrovema " GISTO".


Vere la nomo taŭgas por la unupaĝa informilo ĉar ĝi helpas multobligi la pripensadon, ĝi estas kiel la menso de la aŭtoro. Gratulon, mia kara.






GEA realigos, la 9-an Gaŭĉan Renkontiĝon de Esperanto je la 6-a kaj 7-a de oktobro / 2007, kies la ĉefa temo estos " Esperantismo en la Praktiko".


Se miaj vizitantoj volas sendi al mi opinion aŭ skribaĵon pri la temo supre menciita, mi antaŭdankas.Iu ajn kontribuo estas bonvena! La temo vere estas debatinda.




Verda-Kafo, ĉiam okazas en la lasta sabato de la monato ĉe la trinkejo-restoracio " Tutty´s ".Tiuokaze la gaŭĉaj verduloj renkontiĝas por kafumi, bierumi,amuziĝi kaj ĉefe babili esperante en amikeca etoso.




Bonhumora-aldono el GISTO

Ina kaprico

Mi butikumas cele aĉeti paron da belaj gantoj por mia edzino okaze de ŝia datreveno.
- Je via servo,sinjoro...Kiun numeron, kiun koloron,ĉu el ledo aŭ el silko, vi deziras?
- Tute egale! Morgaŭ mia edzino venos ŝanĝi ilin.


Tro Granda Postulo

-For! Al sanaj kaj fortaj homoj kiel vi, mi almozon ne donas.
-Kiel vi volas. Pro viaj kelkaj groŝoj mi miajn piedojn ne rompos.

Laŭdo

En la maldunga atesto por nia servistino mi skribis, ke ŝi estas malpura, maldiligenta kaj impertinenta, tamen mi volas atesti ankaŭ ion bonan.
Edzo- Skribu do, ke ŝi havas bonan apetiton.






DANĜERA MOTORCIKLO



Kruko kaj Baniko staras ekster motorciklobutiko.

En la montrofenstro estas fantasta maŝino.

Kruko: Jen ŝi, Baniko.

Baniko: "Ŝi"?

Kruko: Jes, por mi, tia motorciklo estas nepre ina! La "Ora Madono", la motorciklo de miaj revoj.

Baniko: Aspektas multekoste....

Kruko: Ĝi estis konstruita en Germanio en 1962, kaj la fakuloj konsideras ĝin la plej bona motorciklo iam fabrikita!

Baniko: Ĉu vi intencas aĉeti motorciklon?

Kruko: Mi ja emus. Sed Jozefino diras ke motorcikloj estas multe tro danĝeraj. Kaj mi scias ke ŝi pravas.

Baniko: Ĉu vere?

Kruko: Ĉar ŝi mortigus min se mi aĉetus!


El: Richard Cash

Al:Anekdotoj en Esperanto

Dankon!


Al la aŭtoroj de komento en mia blogo, mi ŝuldas sinceran dankon...

S-roj Lito, Ĵeo kaj Karles, viaj komentoj ĝojigis min ĉar la komentoj estas bonhumoraj, spritaj kaj inteligentaj.
....mi estis libere navigante "senrumbe" pere de la reto,kaj hazarde mi trovis vin..!Do mi lasis ke mia koro esprimu sentojn...Ke Esperanto estu lingvo de amo, frateco, amikeco, solidareco...!Lingvo de feliĉo, kiun ni devas "frandi"...!(tia estis esprimo de iu japano: "frandu Esperanton!")Sukcesu!
ĝis. ElkoreRo

Karesema!

Quarta-feira, Agosto 29, 2007

Retejoj


Terça-feira, Agosto 28, 2007







SIMBOLO

Peco de nokto
falas
ĉielo pli helas
ĉambro plenas je kisoj
en flugiloj de nokto
vento kantas
per viaj lipoj
pri ... tio ...
kion oni ne povas skribi
kaj elparoli
aŭskultante melodion
mi endormas
... sed daŭre sen Vi
28.08.2007 Princo