Saturday, October 11, 2008

Ĉu Gajno Aŭ Ŝajno?



Iam, dum veper´sensuna,
inter viro kun galonoj
kaj alia kun liuto,
pri la nuna monda bono
ekaŭdiĝas ĉi disputo:
- Ni vivas en jaroj superaj de homa progreso!
- Ni vivas en jaroj suferaj de homa regreso!
- Ni gajnis! –Nur ŝajnis!

- Scienco disdonas kaj lunoj kaj stelojn!
-Sensenco aldonas kaj murdojn kaj ŝtelojn!
-Prahomoj vivaĉis en bestaj kavernoj…
-…kaj nun ni vivaĉas en pestaj kazernoj!

- Ni gajnis! –Nur ŝajnis!

-Aĉetas dolaroj progreson de l´mondo,
Kaj marŝas homaro al brila estonto!
- Ja marŝas .. marŝadas marŝaloj armitaj...
Aĉetas? Aĉegas dolaroj militaj!
Dolaroj dolaroj!
- Ni gajnis! –Nur ŝajnis!
Tiele kaj sencele
Disputas kaj disputos
Vorto kontraŭ Forto.
Ĉu gajno aŭ ŝajno?

SYLLA CHAVES
La plej kompetanta poeto de la E-ta brazila Movado!

No comments:

Post a Comment