Saturday, September 6, 2008

LATENTA SEMO DE ESPERANTO




verkis Elson B. SNO
Kopirajtita de BUDHANA LIGO ESPERANTISTA
Io alestas, mi ne rekonas; sed larmoj pluvas pro l’ dankemo — japana poemo en la 11a jarcento
Unuavide mi ne povis kapti la ĝustan senton de tiu ĉi verso kiel japaneska esprimo, ĉar la sentimentalo bone sidas en mia propra memoro kaj persona historio. Ĝi senmorte vekas religian instinkton aŭ almenaŭ tiu japana poemo instigas la emon rigardi la vastan ĉielon kaj samtempe enketas pri la mikroskopa kosmo de nia tera kaj mara planedo. Eble la signifo estas pli modesta kaj ĝi nur rilatas al la mistero de nia individua korpekzisto. Oni povas proponi plurajn klarigojn, sed mia ekspliko havas metafizikan odoron. Por mi la samsara mondo ĉie regas kaj ĝi fluas eterne kaj senfine.
Estas nedecideble, ĉu tiu sentimentalo pri larmo kaj mistika origino estas plorgutoj da ĝuo aŭ ploro da ĉagreno. Tamen mi ne povas rezisti la klarigon, ke la misteria sento malofte okazante vizitas nin; la origino estas nekonata kaj ni estas postlasitaj kun neklaraj sentoj. Tiun impulson oni povas trovi kiel fonton de la spirita pado kiun ni elektis sekvi, ĉu la budhanan aŭ ion alian religian disciplinon. Aŭ oni libere elektis aŭ ĉio estas la fortprocedo de nepersona karmo.
Tre strange, ke en Usono kaj Eŭropo depost la dua mondmilito multaj personoj akceptas doktrinon de karmo kaj daŭre vivas sen kredo en nenia azia religio! Fakte, la leĝo de karmo estas ofte akceptita sen ia ajn ekzameno de ties filozofiaj aŭ religiaj principoj. Aliflanke, karmo kiel ĉefprincipo allogas okcidentan homon al la budhodarma, ofte senpense pri ia ajn komplika doktrino.
Se vi demandas usonan budhanon kiel kaj kial aniĝis al la darmo, la respondo varias de unu al alia. Verŝajne tion tenante usonaj budhanoj estas ligitaj de la kaŝita ŝnuro de karmo. La sangho estas forta ligilo, sed iel diverstema ideologio de la darmo agas kiel magneto, kaj karmokredo estas la sfero de gravito. Kiel vaste konate, la sutroj deklaris ke la potenco kaj nekonsumebla efiko estas grandaj misteroj de karmo. Kutime ne venas al la kapo de la konvertinto kompari aŭ eĉ kontrasti karman sortdoktrinon kun la kalvanisma nocio de antaŭfiksita destino. Subkonscie la okcidentanoj akceptas Ŝakjamuniajn vortojn pri darma kredo, La okuloj de kompreno estas kovritaj maldense per polvo.
Laŭ mahajana strukturo oni alvenas al la pado, ĉar la maturiĝanta cirkonstanco donas la okazon en tiu ĉi vivekzisto: Jen, ekzemplo de la universala retaro supraĵe esprimanta per la karma leĝo kiu bildigas aŭtentikan sperton. Kredeble detala scio pri karmo ne estas bezonata, kaj oni nur akceptas tian veron sentatan profunde en la koro. Tio similas al la Ĵodo-Ŝinŝu-budhano kiu profunde sentas, ke la tathagato amitabho karme kaŭzas homan kredecon kaj praktikadon.
Estas vaste kredate, ke budhismo en Usono enradikiĝis en la jaro 1893 dum la Parlamento de Mondaj Religioj en Ĉikago, Ilinojso, kiel programero de la internacie fama Kolombia Foiro. Kvankam tiu universala monda asembleo gravas en la moderna historio de budhismo, ĝi ne estas la fundamenta ekiĝo de la budha darmo en Usono, sed nur etapo en nia nacia historio. Tiu Parlamendo prezentas buntan nodon en nia religia sperto, sed estas tro da simpligo deklari, ke tie ĉi kuŝas origino de budhisma historio en Usono. La socia fono iom pli kompleksas. La monda asembleo serioze gravis pro la interplekta enigmo por la kristanoj, kiuj la unuan fojon skue frontis la mikspoton da religioj kuŝantaj ekster la molmola linio antaŭlonge desegnita de la kristanisma kampo.
Esperanto aperinte en 1887 reprezentis komenciĝon de internaciemo per la zamenhofa lingvo; la meiĵi-eraa konstitucio en 1889 signalis la modernan ŝtaton. Kaj en 1893 en la usona urbo Ĉikago la darmo komencis longvojon de reformiĝo. Tiuj tri influhavaj movadoj kreskas kunkune, sed ĉiu el ili stumblis aparte sur variaj obstakloj laŭ sia respektiva pasado tra moderna mondhistorio, kaj ili estis preskaŭ tutdetruitaj de du mondmilitoj. Unue, la darmo en sudorienta Azio estis interpretita de kleruloj el imperiismaj landoj en Eŭropo. La intelektularo en Japanio falis sub la aŭtoritato de okcidenta filozofio, kaj kiel reago komenciĝis vigla programo.
Mi mem ne estas historiisto kaj konfesas, ke la origino de moderna budhismo devas esti interpretita pli ĝuste de japana budhanaro; sed jen, la nodo de komplikaj malfacilaĵoj. Okcidentaj budhanoj kiuj alvenas al la darmo post la dua mondmilito ne povas tutkompreni la econ de japana kulturo kaj intelekta historio, precipe en la semantaj jaroj inter 1890 kaj 1914. La unua mondmilito strekas limlinion por nia kompreno pri la Òmoderna mondoÓ kiu estas forte ligita al nuntempa politika kampo. La du tri dekoj da jaroj antaŭ la milit-katastrofo en 1914-1918 tre gravas por ni budhanoj en la okcidenta parto de la mondo. Sen perspektivo de nia estinteco ne eblas konstrui la estontecon.
Tial, mi almenaŭ devas individue antaŭenigi nur personan opinion, kaj postlasas akademian impulson atendante pli maturan perspektivon de samideanoj en Azio, kie la budhodarmo servas kiel bezonata literaturujo por ni nuntempaj budhanoj. La sekvantaro de la darmo ankoraŭ trovas, ke la orientaj instruitoj estas tute necesaj. Mi opinias, ke la esperanta budhanaro sidas en la plej bona loko por klarvide doni historian scion kaj ekspliki pli profundan aspekton de la budha instruado. Ties internacia religi-lingva spertado transsaltas sektan konsideron.
Iuokaze, mi kredas, ke ĉiu nacio posedas misteran karman energion, samkiel la indivuduoj kiuj estas altĵetataj ĉiudirekten per la vento de karmo. Karmo estas ado infektanta, kiu regas la mondon. Tie etendas nia deĵora aktiveco, la kampo de bodhisatvaro kaj nia kampo de merito. Kurioze al mi, ke iuj personoj diris, Budhismo ne enhavas etikan sistemon! Tia pensado estas psikologie nekomprenebla. Kiel respondi al tio? Ŝajnas al mi, ke la preceptoj (ŝila) kaj profunda doktrino de karmo malas al tia dirado. Kelkjaroj antaŭ la eksplodo de la usona civila milito (milito inter la ŝtatoj / 1860—1865) Ralph Waldo Emerson, David Thoreau, kaj aliaj partoprenis en rondo, kiu fervore adoptas la hind-devenan mondperspektivon. Kelkaj anoj el tiu rondo eĉ deklaris sin ardaj kredantoj de la instruo de la budho, pro emfazo de karmaj efikoj, senmemo, kaj scienca emo. Filozofo Paul Carus (1852—1919) trafe argumentas kun William James kontraŭ pragmatismo malkaŝe kaj surbaze rekte sur la budhisma argumento pri kaŭzo-efiko. Li profunde admiris la budhisman tradicion kaj opinias, ke ĝi reprezentas veran etikon kaj akran vidon pri universala vero.
En Japanujo tiatempe en la komenco de la dudeka jarcento oni baraktis formuli politikan kaj socian teorion sub la influo de eŭropaj ideologio kaj filozofio. Tiu ĉi energio havis potencan influon sur la budhismaj kleruloj. La du branĉoj de Ĵodo-Ŝinŝu, ekzemple, sendis erudiciajn studentojn okcidenten por lerni teknikon pri interpretado de religiaj ideologioj kaj literaturo. La japanaj pensuloj opinias, ke la budhodarmo devas esti re-adaptata sub eŭropa influo. Kvankam protestanta kristanismo tiam suferis pro malkreskiĝanta kredantaro, kaj la interpreto de dio kaj homo pli kaj pli sekulariĝis, japanaj intelektuloj estis alligitaj al tordita vidpunkto, ke eŭropanoj tiutempe purigis la teologian tradicion allasante spacon por la progreso de scienco kaj ŝtateco.
Politika kaj religia optimismo finiĝis post la unua mondmilito. La fidela rakonto pri tiu nacia interplektita etapo devas esti eldirita de nuntempaj japanaj budhanoj, kiuj jam spertas la modernan etoson de sia lando. Sufiĉas diri ĉi tie, ke ni ĉiuj estas multnivele interligitaj. Ekonomie kaj politike unu strando en unu lando frape implikas alian landon en alia parto de la mondo. Kiel diris la sutroj, La reto de karmo ĉiele vaste streĉas.
samsar/o La senĉesa rondirado inter naskiĝo, suferado, morto kaj refoja naskiĝo. Budhismo celas transcendi aŭ haltigi samsaron.
Ĵodo-Ŝinŝu La skolo Vera Pura Land de Japana budhismo fondita de Ŝinrano (1173—1262). Kredante ke la nuntempa epoko tro malpuras por ke homoj ĉi tie enluminiĝu, kredantoj de tiu skolo celas al renaskiĝo en la Pura Lando de l’ Budho Amitabo.
Meiĵi-erao Periodo en historio de Japanio kiu komenciĝis je 1868, kiam falis la ĝistiama feŭdalisma reĝimo de Tokugaŭa.
verkis
Elson B. SNO
Kopirajtita de BUDHANA LIGO ESPERANTISTA
Io alestas, mi ne rekonas; sed larmoj pluvas pro l’ dankemo — japana poemo en la 11a jarcento
Unuavide mi ne povis kapti la ĝustan senton de tiu ĉi verso kiel japaneska esprimo, ĉar la sentimentalo bone sidas en mia propra memoro kaj persona historio. Ĝi senmorte vekas religian instinkton aŭ almenaŭ tiu japana poemo instigas la emon rigardi la vastan ĉielon kaj samtempe enketas pri la mikroskopa kosmo de nia tera kaj mara planedo. Eble la signifo estas pli modesta kaj ĝi nur rilatas al la mistero de nia individua korpekzisto. Oni povas proponi plurajn klarigojn, sed mia ekspliko havas metafizikan odoron. Por mi la
samsara mondo ĉie regas kaj ĝi fluas eterne kaj senfine.
Estas nedecideble, ĉu tiu sentimentalo pri larmo kaj mistika origino estas plorgutoj da ĝuo aŭ ploro da ĉagreno. Tamen mi ne povas rezisti la klarigon, ke la misteria sento malofte okazante vizitas nin; la origino estas nekonata kaj ni estas postlasitaj kun neklaraj sentoj. Tiun impulson oni povas trovi kiel fonton de la spirita pado kiun ni elektis sekvi, ĉu la budhanan aŭ ion alian religian disciplinon. Aŭ oni libere elektis aŭ ĉio estas la fortprocedo de nepersona karmo.
Tre strange, ke en Usono kaj Eŭropo depost la dua mondmilito multaj personoj akceptas doktrinon de karmo kaj daŭre vivas sen kredo en nenia azia religio! Fakte, la leĝo de karmo estas ofte akceptita sen ia ajn ekzameno de ties filozofiaj aŭ religiaj principoj. Aliflanke, karmo kiel ĉefprincipo allogas okcidentan homon al la budhodarma, ofte senpense pri ia ajn komplika doktrino.
Se vi demandas usonan budhanon kiel kaj kial aniĝis al la darmo, la respondo varias de unu al alia. Verŝajne tion tenante usonaj budhanoj estas ligitaj de la kaŝita ŝnuro de karmo. La sangho estas forta ligilo, sed iel diverstema ideologio de la darmo agas kiel magneto, kaj karmokredo estas la sfero de gravito. Kiel vaste konate, la sutroj deklaris ke la potenco kaj nekonsumebla efiko estas grandaj misteroj de karmo. Kutime ne venas al la kapo de la konvertinto kompari aŭ eĉ kontrasti karman sortdoktrinon kun la kalvanisma nocio de antaŭfiksita destino. Subkonscie la okcidentanoj akceptas Ŝakjamuniajn vortojn pri darma kredo, La okuloj de kompreno estas kovritaj maldense per polvo.
Laŭ mahajana strukturo oni alvenas al la pado, ĉar la maturiĝanta cirkonstanco donas la okazon en tiu ĉi vivekzisto: Jen, ekzemplo de la universala retaro supraĵe esprimanta per la karma leĝo kiu bildigas aŭtentikan sperton. Kredeble detala scio pri karmo ne estas bezonata, kaj oni nur akceptas tian veron sentatan profunde en la koro. Tio similas al la
Ĵodo-Ŝinŝu-budhano kiu profunde sentas, ke la tathagato amitabho karme kaŭzas homan kredecon kaj praktikadon.
Estas vaste kredate, ke budhismo en Usono enradikiĝis en la jaro 1893 dum la Parlamento de Mondaj Religioj en Ĉikago, Ilinojso, kiel programero de la internacie fama Kolombia Foiro. Kvankam tiu universala monda asembleo gravas en la moderna historio de budhismo, ĝi ne estas la fundamenta ekiĝo de la budha darmo en Usono, sed nur etapo en nia nacia historio. Tiu Parlamendo prezentas buntan nodon en nia religia sperto, sed estas tro da simpligo deklari, ke tie ĉi kuŝas origino de budhisma historio en Usono. La socia fono iom pli kompleksas. La monda asembleo serioze gravis pro la interplekta enigmo por la kristanoj, kiuj la unuan fojon skue frontis la mikspoton da religioj kuŝantaj ekster la molmola linio antaŭlonge desegnita de la kristanisma kampo.
Esperanto aperinte en 1887 reprezentis komenciĝon de internaciemo per la zamenhofa lingvo; la
meiĵi-eraa konstitucio en 1889 signalis la modernan ŝtaton. Kaj en 1893 en la usona urbo Ĉikago la darmo komencis longvojon de reformiĝo. Tiuj tri influhavaj movadoj kreskas kunkune, sed ĉiu el ili stumblis aparte sur variaj obstakloj laŭ sia respektiva pasado tra moderna mondhistorio, kaj ili estis preskaŭ tutdetruitaj de du mondmilitoj. Unue, la darmo en sudorienta Azio estis interpretita de kleruloj el imperiismaj landoj en Eŭropo. La intelektularo en Japanio falis sub la aŭtoritato de okcidenta filozofio, kaj kiel reago komenciĝis vigla programo.
Mi mem ne estas historiisto kaj konfesas, ke la origino de moderna budhismo devas esti interpretita pli ĝuste de japana budhanaro; sed jen, la nodo de komplikaj malfacilaĵoj. Okcidentaj budhanoj kiuj alvenas al la darmo post la dua mondmilito ne povas tutkompreni la econ de japana kulturo kaj intelekta historio, precipe en la semantaj jaroj inter 1890 kaj 1914. La unua mondmilito strekas limlinion por nia kompreno pri la Òmoderna mondoÓ kiu estas forte ligita al nuntempa politika kampo. La du tri dekoj da jaroj antaŭ la milit-katastrofo en 1914-1918 tre gravas por ni budhanoj en la okcidenta parto de la mondo. Sen perspektivo de nia estinteco ne eblas konstrui la estontecon.
Tial, mi almenaŭ devas individue antaŭenigi nur personan opinion, kaj postlasas akademian impulson atendante pli maturan perspektivon de samideanoj en Azio, kie la budhodarmo servas kiel bezonata literaturujo por ni nuntempaj budhanoj. La sekvantaro de la darmo ankoraŭ trovas, ke la orientaj instruitoj estas tute necesaj. Mi opinias, ke la esperanta budhanaro sidas en la plej bona loko por klarvide doni historian scion kaj ekspliki pli profundan aspekton de la budha instruado. Ties internacia religi-lingva spertado transsaltas sektan konsideron.
Iuokaze, mi kredas, ke ĉiu nacio posedas misteran karman energion, samkiel la indivuduoj kiuj estas altĵetataj ĉiudirekten per la vento de karmo. Karmo estas ado infektanta, kiu regas la mondon. Tie etendas nia deĵora aktiveco, la kampo de bodhisatvaro kaj nia kampo de merito. Kurioze al mi, ke iuj personoj diris, Budhismo ne enhavas etikan sistemon! Tia pensado estas psikologie nekomprenebla. Kiel respondi al tio? Ŝajnas al mi, ke la preceptoj (ŝila) kaj profunda doktrino de karmo malas al tia dirado. Kelkjaroj antaŭ la eksplodo de la usona civila milito (milito inter la ŝtatoj / 1860—1865) Ralph Waldo Emerson, David Thoreau, kaj aliaj partoprenis en rondo, kiu fervore adoptas la hind-devenan mondperspektivon. Kelkaj anoj el tiu rondo eĉ deklaris sin ardaj kredantoj de la instruo de la budho, pro emfazo de karmaj efikoj, senmemo, kaj scienca emo. Filozofo Paul Carus (1852—1919) trafe argumentas kun William James kontraŭ pragmatismo malkaŝe kaj surbaze rekte sur la budhisma argumento pri kaŭzo-efiko. Li profunde admiris la budhisman tradicion kaj opinias, ke ĝi reprezentas veran etikon kaj akran vidon pri universala vero.
En Japanujo tiatempe en la komenco de la dudeka jarcento oni baraktis formuli politikan kaj socian teorion sub la influo de eŭropaj ideologio kaj filozofio. Tiu ĉi energio havis potencan influon sur la budhismaj kleruloj. La du branĉoj de Ĵodo-Ŝinŝu, ekzemple, sendis erudiciajn studentojn okcidenten por lerni teknikon pri interpretado de religiaj ideologioj kaj literaturo. La japanaj pensuloj opinias, ke la budhodarmo devas esti re-adaptata sub eŭropa influo. Kvankam protestanta kristanismo tiam suferis pro malkreskiĝanta kredantaro, kaj la interpreto de dio kaj homo pli kaj pli sekulariĝis, japanaj intelektuloj estis alligitaj al tordita vidpunkto, ke eŭropanoj tiutempe purigis la teologian tradicion allasante spacon por la progreso de scienco kaj ŝtateco.
Politika kaj religia optimismo finiĝis post la unua mondmilito. La fidela rakonto pri tiu nacia interplektita etapo devas esti eldirita de nuntempaj japanaj budhanoj, kiuj jam spertas la modernan etoson de sia lando. Sufiĉas diri ĉi tie, ke ni ĉiuj estas multnivele interligitaj. Ekonomie kaj politike unu strando en unu lando frape implikas alian landon en alia parto de la mondo. Kiel diris la sutroj, La reto de karmo ĉiele vaste streĉas.
samsar/o La senĉesa rondirado inter naskiĝo, suferado, morto kaj refoja naskiĝo. Budhismo celas transcendi aŭ haltigi samsaron.
Ĵodo-Ŝinŝu La skolo Vera Pura Land de Japana budhismo fondita de Ŝinrano (1173—1262). Kredante ke la nuntempa epoko tro malpuras por ke homoj ĉi tie enluminiĝu, kredantoj de tiu skolo celas al renaskiĝo en la Pura Lando de l’ Budho Amitabo.
Meiĵi-erao Periodo en historio de Japanio kiu komenciĝis je 1868, kiam falis la ĝistiama feŭdalisma reĝimo de Tokugaŭa.

No comments:

Post a Comment