Brazila poŝto eldonas plian poŝtmarkon kun teksto en Esperanto.
James Rezende Piton UEA-fakdelegito (filatelo: Esperanta)
Brazila Poŝto aperigis plian poŝtmarkon kun Esperanto-teksto. Lastjanuare eldoniĝis kvar poshtmarkoj kun infandesegnaĵoj omaĝe al la jaro 2000. Sub la nomo "Selando o Futuro" (vortludo inter "Afranki" kaj "Determini" la Estontecon), la serio prezentas talonojn apud la poŝtmarkoj.
La serio venas en 16-poŝtmarka folio (4 x 4). Ĉiu folio havas ok talonetojn kaj ĉiu taloneto prezentas la esprimon "vivu 2000" en aparta lingvo. Unu el la talonetoj prezentas sunon,ĉielarkon kaj laŭvorte la esprimon "Vivu 2000!". Ĝi estas unu el la nur du talonetoj, kiuj prezentas sunon kaj ĉielarkon - kurioze, la alia estas tiu kun la angla "Hurrah 2000!". Intenco aŭ koincido pri la "internaciaj lingvoj"?Ĉiuj aliaj talonoj estas iom palaj, kun blua ĉielo kaj kolombetoj aŭ steloj. La ceteraj lingvoj estas franca, germana, china, hispana, itala kaj portugala, kompreneble.
La E-talono estas ligita al po

poŝtmarko kun teksto "Século XXI - O renascer de um mundo feliz" (XXI-a jarcento, renaskiĝo de feliĉa mondo) kaj infano desegnis gravedulinon, kiu generas terglobon.
Ĉiu pm mezuras 40mm x 30mm kaj dentumoj estas 12 x 11,5. Eldon-dato estas la 1-a de Januaro 2000. La valoro de ĉiu poŝttmarko estas R$ 0,22 + 0,08 (dudek du Realaj cendoj, la baza poŝta afranko por individuoj; la aldonaj ok cendoj el tiu eldono celos Nacian Infanan kaj Adoleskan Fonduson). La eldonkvanto estas 2 milionoj da poŝtmarkoj.
Eblas akiri la poŝtmarkojn en la paĝo de la Poŝto http://www.correiosonline.com.br.
Laŭ informoj disponeblaj, ricevitaj de e-isto Enir Garcia, kiu havas rangan postenon en la Poŝto, ne li tion rekte influis. Verŝajne la uzo de Esperanto estis iniciato de iu en la Arta Departemento de la Poŝto mem, kio estas eĉ pli ĝojiga. Eble estus interese gratuli la iniciaton per korespondajho al:
Presidência da ECT SBN - Quadra 01 - Bloco A - Ed. Sede ECT Brasília - DF - CEP 70002-900
Rete, por tiuj, kiuj scipovas (aŭ povas diveni) la portugalan, en la paĝo de la Poŝto.
Espereble, kiam submetiĝos (post unu jaro) peto pri poŝtmarko memore al la UK en Fortaleza, oni kalkulos eĉ je aliancanoj en la ĉiujare ege disputata elekto de la sekvaj eldon-serioj de la Brazila Poŝto.

0 comentários:
Postar um comentário