Domingo, Fevereiro 03, 2008

Mia nova apartamento!

Finfine mia nova apartamento estas preta. Dum 50 tagoj mi okupiĝis pri la dekoracio kaj kontruomaterilaloj. Ĉio estas belaranĝita de mi por ekvivi tien kun komforto.Eble mi translokiĝos fine de la karnalvalo ĉar dum tiu festa periodo ĉio haltas kaj la homoj profitas por vojaĝi kaj ripozi.Mia apartamento estas sur la tria etaĝo kaj de tie oni vidas belan pejzaĝon ĉirkaŭita de belaj florarboj.Mi aĉetis belan kuirejon kun modernaj kuiraparatoj por prepari bongustajn manĝaĵojn.Pitoko eble malrapide alkutimiĝos al la nova domo ĉar ĝenerale hundoj ne ŝatas ŝanĝi siajn loĝadojn.Mi vere devos esti pacienca al li.
Nuntempe mi aranĝas kaj enpakigas aferojn por la translokiĝo.Morgaŭ mi kaj amikino enpakigos manĝilaron , tasojn, glasojn,ornamentaĵojn, librojn, tapiŝojn ktp...huffff!Ankaŭ mi devos okupiĝi pri la novaj kurtenoj..ho ve! Mi preparas mian poŝon por elpoŝigi pliajn da monoj.La nova apartamento konsistas el 3 dormĉambroj , du banejoj, televida-salono,kuirejo kaj sufiĉa granda tollavejo.Mi rezervis dormĉambron por mia naskiĝonta nepo Gabrielo ĉar serioze mi volas alfronti la avino-taskojn..heĥee!
Resume, mia karaj..Mi petas pardonon al ĉiuj miaj geamikoj, kiuj en la daŭro de mia okupiĝo pri la renovigo de mia apartamento, atendis pri mia ĉeesto en la reto kaj al kiuj mi mankis.Baldaŭ ĉio normaliĝos kaj denove mi estos ĉe vi.Kaj se Vi iutage vizitos mian urbon , venu al Karesema kaj ĝuu mian hejmon.
Milojn da kisoj!

1 comentários:

FRANCISKKO disse...

Hej! Avinjo Karesema! Kiel vi fartas?! delooooooooooooooooonge ni ne babilas!? Ĉu vi forgesis min?!


Bah! sincere via Franciskko!